Katedralo Nia Sinjorino de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto preĝejo

Orienta flanko de la katedralo Nia Sinjorino de Parizo.

Notre-Dame de Paris (Nia Sinjorino de Parizo), estas famega katedralo en Parizo. Ĝi situas sur la insuleto "Île de la Cité - Civita Insulo" meze de la urbo. La konstruado komenciĝis en 1163 kaj finiĝis en 1345. Ĝi estas konsiderata kiel unu inter la unuaj grandaj gotikstilaj katedraloj (kun la baziliko de Saint-Denis kaj katedralo de Laon), kaj servis kiel modelo por multaj katedraloj kaj preĝejoj en Francio kaj Eŭropo.

Kimero de la katedralo Notre-Dame de Parizo rigarde al la grandurbo

Ĝi estis tute restaŭrigita de la fama franca arkitekto Eugène Viollet-le-Duc dum la 19a jarcento (1845-1864).

Beletre ĝi estis fona "scenejo" de fama romano far Victor Hugo "Notre-Dame de Paris", kun ties rolantoj Quasimodo kaj Esmeralda.

Notre-Dame de Paris ankaŭ estas titolo de franca muzikalo verkita de Luc Plamondon kaj komponita de Richard Cocciante en 1998.

Vidu ankaŭ