Diplodocus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komparo de grandoj kun homo.
Skeleto muntita en la muzeo Carnegie

Diplodocus (el greka "duobla trabo")[1], esperante diplodoko, estas genro de dinosaŭroj de la subordo saŭropodoj kaj familio de diplodokedoj, kiuj vivis fine de la geologia periodo Ĵurasio, antaŭ proksimume 150 ĝis 147 milionoj da jaroj, nome dum la Kimeriĝano kaj Titoniano, kie nun estas Nordameriko.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj fosilioj estis malkovritaj en 1877 de S. W. Williston. La genra nomo, stampita de Othniel Charles Marsh en 1878, estas la formo en novlatina deriva de la greka διπλόος (diploos) "duobla" kaj δοκός (dokos) "trabo",[1] reference al la formo de la ostoj laŭlonge de la suba parto de la vosto. Tiuj ostoj estis supozataj nuraj de Diplodocus, tamen oni amlkovris ilin ankaŭ ĉe aliaj membroj de la familio de la diplodokedoj kaj en saŭropodoj nediplodokedoj kiaj la Mamenchisaurus.

Vivis kie nun estas la okcidento de Nordameriko dum la periodo Supra Ĵurasio. La Diplodocus estas unu el plej komunaj dinosaŭroj de la supra parto de la Kuŝejo Morrison, nome sekvenco de maraj kaj aluviaj tavoloj el ĉirkaŭ 150 al 147 milionoj da jaroj. La Kuŝejo Morrison montras etoson kie hegemoniis gigantaj saŭropodoj kiaj Camarasaurus, Barosaurus, Apatosaurus kaj Brachiosaurus krom la Diplodocus.[2]

La Diplodocus estas inter la dinosaŭroj plej facile identigeblaj, pro sia klasika formo, kun longaj kolo kaj vosto kaj kvar fortikaj kruroj. Dum multaj jaroj, ĝi estis la dinosaŭro plej granda konata. Ties grando eble malhelpis la predantojn Allosaurus kaj Ceratosaurus kies restoj estis trovitaj en la samaj tavoloj, kio sugestas, ke ili kunekzistis kun la Diplodocus.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Klasigo[redakti | redakti fonton]

Paleobiologio[redakti | redakti fonton]

Paleoekologio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Liddell & Scott, 1980, Greek-English Lexicon, Abridged Edition, Oxford University Press, Oxford, UK, ISBN 0-19-910207-4.
  2. Christine C.E. & Peterson, F. (2004). "Reconstruction of the Upper Jurassic Morrison Formation extinct ecosystem—a synthesis". Sedimentary Geology 167, 309–355