Diplomata donaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Vinĉestera Trezoro (Ferepoko) eble estis jam diplomata donaco.

Diplomata donacodiplomatia donaco estas donaco donita fare de diplomato, politikistogvidanto dum vizitado al eksterlanda lando. Kutime la donaco estas reciprokata de la gastiganto. La uzo de diplomatiaj donacoj devenas de la praa mondo kaj donantoj konkuris por superatuti unu la alian en la malŝparemo de iliaj donacoj. Ekzemploj inkludas silkojn donitajn al la okcidentanoj fare de la bizancanoj en la frua Mezepoko,[1] luksajn librojn,[2] kaj pandan diplomation fare de la ĉinoj en la 20a jarcento. En la pasinteco, medaloj menditaj de individuo, tipe kun lia portreto, estis ofte utiligitaj kiel formo de diplomatia aŭ persona donaco, kun neniu senco esti premio pro la konduto de la ricevanto.

Diplomatiaj donacoj havas la potencialon sigeli internaciajn amikecojn, por esti repuŝitaj, por ŝajni misagorditaj, aŭ por hazarde sendi la malĝustan mesaĝon. Tajvano malaprobis la oferton de la Ĉina Popola Respubliko de pando[3] kaj la donacoj donitaj fare de brita ĉefministro Gordon Brown al usona prezidanto Obama en 2009 estis vaste viditaj kiel pli pripensemaj ol tiuj donitaj fare de Obama al Brown.[4] Donaco de "brita" tablotenisa tablo al prezidanto Obama (2012) ŝajnis ideala ĝis estis rivelita ke ĝi estis dizajnita en Britio sed farita en Ĉinio, elvokante zorgojn pri la malkresko de brita industrio.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Silken diplomacy" by Anna Muthesius in Shepard J. & Franklin, Simon. (Eds.) (1992) Byzantine Diplomacy: Papers from the Twenty-fourth Spring Symposium of Byzantine Studies, Cambridge, March 1990. Aldershot: Variorum, pp. 236-248. ISBN 0860783383
  2. "The luxury book as diplomatic gift" de John Lowden in Shepard J. & Franklin, Simon. (Eld.) (1992) Byzantine Diplomacy: Papers from the Twenty-fourth Spring Symposium of Byzantine Studies, Cambridge, March 1990. Aldershot: Variorum, pp. 249-260.
  3. We're not wild about your pandas, China told de Richard Spencer, The Telegraph, 24a Marto 2006. Konsultita la 17an de Februaro 2014.
  4. To my special friend Gordon, 25 DVDs: Obama gives Brown a set of classic movies. Let's hope he likes the Wizard of Oz by Ian Drury, Mail Online, 6a de Marto 2009. Konsultita la 17an de Februaro 2014.
  5. David Cameron's table tennis table gift to Barack Obama made in China de James Orr, The Telegraph, 18a de Marto 2012. Konsultita la 17an de Februaro 2014.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jacoby, D. "Silk economics and cross-cultural artistic interaction: Byzantium, the Muslim World, and the Christian West", Dumbarton Oaks Papers 58 (2004:197–240).