Diplomateco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diplomateco, aŭ takto, en homa komunikado estas delikateco, la kapablo en kontakto kun aliaj homoj konsideri ties situacion kaj respekti ties memestimon sen provoki aŭ hontigi ilin. Tio estas altestimata kvalito en la personaj rilatoj. Sed en la kariero de diplomatio estas nepra kondiĉo: diplomatoj devas esti diplomatemaj kaj agadi diplomatece. Tiu kondiĉo estas nepra ankaŭ ĉe tradukistoj kaj interpretistoj, kiuj ofte povas mildigi aŭ akrigi la sintenojn inter la partioj alproksimiĝantaj kaj negocantaj, per nuancoj, elekto de vortoj ktp.