Diptiko
Diptiko estas en la pentrarto duparta pentraĵo. Sian funkcion ĝi havas precipe kiel pieca- aŭ altarbildo. Nure profanaj diptikoj estas plejofte portretoj de geedziĝparoj. Ambaŭ duonoj de diptiko estas ligita per ĉarniro por ebligi fermadon resp. malfermadon.
La origino de la pentrita diptiko troviĝas en antikvaj vaksaj skribotabuloj, kiuj evoluis trans skulptitaj aburotabuloj en la bizanca imperio al pentritaj tabuloj en la frua mezepoko. Sur la unu flanko de la diptiko videblas la objekto de la adorado. Sur la alia tiam troviĝas ekz. la mendinto de la bildo. La dorsflankoj de diptiko ankaŭ povas esti pentritaj.
-
Maldekstra flanko de la Wiltona diptiko, ĉ. 1395, National Gallery, Londono
-
Dekstra flanko de la Wiltona diptiko, ĉ. 1395
Ekzemploj
- Wilton diptiko:anonima kreinto de la Wilton-Diptychons,
- diptiko kun la juĝo de Cambyses de Gerald David,
- Kreuzigung de Rogier van der Weyden.
- diptiko de Maarten van Nieuwenhove de Hans Memling,
- Viena diptiko de Hugo van der Goes
- Federico da Montefeltro kaj Battista Sforza de Piero della Francesca,
- diptiko de Melun de Jean Fouquet,
- Adam kaj Eva de Albrecht Dürer.
-
urbestro Jakob Meyer, Hans Holbein d.J., 1516, Kunstmuseum Basel
-
Lia edzino Dorothea Kannengießer, Hans Holbein d.J., 1516, Kunstmuseum Basel
Literaturo
- Anmut und Andacht : das Diptychon im Zeitalter von Jan van Eyck, Hans Memling und Rogier van der Weyden, John Oliver Hand, Catherine A. Metzger u. Ron Spronk], Stuttgart, Belser, 2007, ISBN 3-7630-2473-5.