Rekta interrilato

El Vikipedio
(Alidirektita el Direkta interrilato)
Saltu al: navigado, serĉo

En matematiko kaj statistiko rekta interrilato (aŭ samdirekta interrilato) estas interrilato inter du variabloj, en kiu ili ambaŭ pligrandiĝas resp. malgrandiĝas kune.

Ekzemple estas rekta interrilato inter homa aĝo kaj risko de kora malsano. Ju pli maljuniĝas homo, des pli probable oni malsaniĝas pri la koro.

Rekta interrilato ne pruvas kaŭzan interrilaton, ĉar la du variabloj povas dependi de tria variablo. Ekzemple en kelkaj landoj malalta vintra temperaturo kaŭzas kaj plioftecon de naza kataro kaj pli grandan konsumadon de oranĝoj (importitaj, ĉar lokaj fruktoj ne kreskas en vintro). Tamen estus eraro konkludi, ke oranĝoj kaŭzas kataron.

Kontrasto kun inversa interrilato.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj