Diroj (klano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diroj (klano)
etno
somaloj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La Diroj estas klano de la etno Somaloj. Ili konsistigas proksimume 7 % de la loĝantaro de Somalio.

Ili vivas en la nordokcidento de Somalio (Somalilando), en Ĝibutio kaj en la allima etiopia Ogadeno. Krome ekzistas izolitaj grupoj de Diroj en la sudo de la lando, ekzemple ĉirkaŭ Merko. Subklanoj de la Diroj estas la Bijomaloj, Gadabursioj, Gadsanoj, Isaoj kaj Sureoj. La isaoj konsistigas la plimulton de la loĝantaro de Ĝibutio.

La tria prezidanto de Somalilando, Dahir Riyale Kahin, apartenas al la Gadabursioj.