Disĵeto de Rayleigh
La disĵeto de Rayleigh (aŭ difuzo de Rayleigh) estas fenomeno de difuzo de ondoj, nomita laŭ John William Strutt, Lordo Rayleigh, kiu malkovris ĝin.
La disĵeto de Rayleigh estas difuzo pro materiaj eroj, de elektromagnetaj aŭ sonaj ondoj , kies ondolongo estas multe pli granda, ol la grando de la difuzantaj eroj. Estas tiam elasta difuzo, ĉar ĝi fariĝas sen ŝanĝo de energio: la ondolongo ne ŝanĝiĝas.
Kiam la difuzantaj eroj havas sufiĉe grandajn dimensiojn rilate al la ondolongo, necesas uzi alian teorion, kia la teorio de Mie. La difuzo de Rayleigh estas aparta kazo de la disĵeto de Mie.
Enhavo |
Disĵeto de Rayleigh de la elektromagnetaj ondoj [redakti]
La elektromagneta ondo estas elektra kampo ligata al magneta kampo, ambaŭ oscilantaj. Kiam la ondo estas sorbita de materio, la elektra kampo delokas la elektronojn de la materio. Se tio koncernas malgrandan eron, tiu-ĉi iĝas elektra dupoluso. Oscilante samfrekvence kiel la kampo, tiu dupoluso radiias: tiu radiado estas la disĵeto de Rayleigh.
Ekzemploj [redakti]
Bluo de la ĉielo [redakti]
- La disĵeto de Rayleigh klarigas la bluan koloron de la ĉielo kaj la ruĝan koloron de la leviĝanta (aŭ subiranta) suno: la bluaj radiadoj estas pli difuzataj ol la ruĝaj.
Blua au verda koloro de plumoj [redakti]
- Birdo, kiuj havas bluajn aŭ verdajn plumojn, ne havas pigmentojn de tiaj koloroj. La plumaj ĉeloj entenas fajnajn grajnojn da melanino kiuj disĵetas prefere la bluan lumon. La restaĵon de la lumo sorbas pli dika tavolo da melanino. Tiel, la plumo aspektas blua, (aŭ verda helpe de flavaj pigmentoj)
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
france La disĵeto de Rayleigh (kun ties ekvacioj), el AstroΦ
france Disĵeto de Rayleigh, Animacio
angle Mallonga priskribo

