Disa kunaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En aroteorio, disa kunaĵo estas kunaĵo de kolekto de aroj kies membroj estas poduope disaj.

Formale, se estas kolekto de aroj, tiam

estas disa kunaĵo se kaj nur se por ĉiuj A kaj B en C

La termino disa kunaĵo ankaŭ ofte signifas aliigitan kunaĵo-operacion kiu indeksigas la elementojn laŭ tio el kiuj aroj ili devenis, certiĝante, ke la rezulto estas disa kunaĵo en la pli supre priskribita senco. Tio ebligas preni la disan kunaĵon de kolekto de aroj kiuj estas ne fakte disaj.

Formale, estu {Ai : iI} familio de aroj indeksita per i. La disa kunaĵo de ĉi tiu familio estas la aro

La eroj de la disa kunaĵo estas ordigitaj duopoj (x, i). Ĉi tie i servas kiel helpa indekso kiu indikas el kiu Ai la elemento x venis. Ĉiu el la aroj Ai estas kanone enigita en la disa kunaĵo kiel la aro

Por ij, la aroj Ai* kaj Aj* estas disaj eĉ se la aroj Ai kaj Aj ne estas disaj.

Konsideru okazon kie ĉiuj Ai estas egala al iu fiksita aro A por ĉiu iI. En ĉi tiu okazo la disa unio de ĉi tiu familio estas la kartezia produto de A kaj I:

Oni povas foje vidi la skribmanieron

por la disa kunaĵo de familio de aroj, aŭ la skribmaniero A + B por la disa kunaĵo de du aroj. Ĉi tiu skribmaniero aludas al la fakto, ke la kvantonombro de la disa kunaĵo estas la sumo de kvantonombroj de la elementoj de la familio. Simile aludo estas ĉe la skribmaniero por la kartezia produto de familio de aroj.

En la lingvo de teorio de kategorioj, la disa kunaĵo estas la koproduto en la kategorio de aroj. Ĝi pro tio verigas la asociitan universalan propraĵon. Ĉi tio ankaŭ signifas, ke la disa kunaĵo estas la kategoria dualo de konstruado de la kartezia produto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]