Discopříběh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diskoteka okazintaĵo
filmo
Originala titolo Discopříběh
Produktadlando Ĉeĥoslovakio
Originala lingvo ĉeĥa lingvo
Kina aperdato 1-an de novembro 1987, ĈSSR
Daŭro 82 minutoj
Ĝenro komedio/muzikalo
Kameraado Vladimír Smutný
Reĝisoro(j) Jaroslav Soukup
Produktisto(j) Viktor Schwarcz
Scenaro Eduard Pergner
Jaroslav Soukup
Laŭ la verko de Eduard Pergner
Filmita en Ĉeĥoslovakio
Muziko de Michal David
František Janeček
Ĉefrolantoj Rudolf Hrušínský malplej aĝa
Ladislav Potměšil
Jana Krausová
Karel Vochoč
Pavel Nový
Mariana Slováková
Jaroslava Bobková
Roman Pikl
Andrej Kraus
Radek Pospíšil
Tomáš Máka
Antonín Kříž
Bohumil Vávra
Dagmar Neblechová
Pavel Kocourek
Ivo Niederle
Jiřina Jelenská
Jaroslav Choc
Milan Pěkný
Milan Vlachovský
Tatiana Kulíšková
Distribuo Centra pruntedonejo de filmoj
IMDb
vdr

Discopříběh (en Esperanto Diskoteka okazintaĵo) estas filma komedia muzikalo filmita en ĈSSR. Ĉefrolon de pubereca kamenpurigista metilernanto Jirka rolis Rudolf Hrušínský malplej aĝa, rolon de lia patro kreis Ladislav Potměšil kaj rememorigan rolon de la patrino de Jirka Jana Krausová.

La filmo estis filmita en Plzeň kaj akompanas ĝin kantoj de Michal David.

Okazintaĵo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kamenpurigista metilernanto Jirka Horáček loĝas en pilzena loĝdomaro kun sia patro kaj liberan tempon li pasigas kun grupeto de amikoj precipe en diskotekoj. Dum unu el ili li interkonatiĝos kun allogema blondulino Eva, sed kiu apartenas al pli aĝa fanfaronulo Cáfa. Malgraŭ tio ke li interkonatiĝos la saman vesperon kun Jitka, la ordinara junulino, estonta frizistino, li enamiĝos en memkonfidan belulinon Eva. En klopodo pruvi, ke li estas pli bona ol Cáfa, Jirka faras eĉ "stultaĵojn" kiel estas kurado nuda tra la placo en Plzeň aŭ kisado antaŭ sekureca kamerao. Kaj dum al la simpatia Jitka li okulfrape montrigas sian malintereson, li klopodas entrudiĝi en favoron de Eva. Samtempe li komenciĝas veni en senĉese pli grandajn problemojn kun sia patro, kiu ne havas nervojn por liaj puberecaj friponaĵoj. Fine li ekkomprenos, ke ne Eva, sed Jitka vere amas lin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Libera daŭrigo de la filmo estas muzikalo Discopříběh 2, en kiu la problema ano de la familio de Horáčkidoj estas male la patro de Jirka.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]