Disigo de povoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Disigo de povoj estas la principo, ke la povoj de la ŝtato estu disigataj inter diversaj instancoj. Tiu ĉi principo originas el la libro "La spirito de la leĝoj" (1748) de Charles Montesquieu (1689-1755), kiu celis per disigo de la povoj inter monarkio, aristokratio kaj burĝaro limigi la potencon de unuopa instanco.

En la modernaj demokratioj la disigo de povoj signifas, ke la 3 povoj de la ŝtato (leĝdona povo, plenuma povo kaj juĝista povo) estu dividataj inter 3 ŝtataj instancoj (parlamento, registaro kaj juĝistaro).


Vidu
Disigo de povoj:
Leĝdona povo (legislativo)Plenuma povo (ekzekutivo)Juĝista povo (jurikativo)