Diskanto (instrumento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diskanto signifas ekde la komenco de la 17-a jarcento la plej altan instrumenton de muzikiloj konstruitaj je ĥoroj, ekz. diskantbombardodiskantvjolo. La tonamplekso de tiuj ĉi instrumentoj situis en la supra duono de la tuta tonamplekso kaj parte superis tiun de la kantvoĉo. Por nuntempaj instrumentoj, kiujn oni nur esceptokaze konstruas laŭ voĉfamilioj (ekz. bekflutoj), oni preferas la nomon soprano.