Diskogurdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wurlitzer 1015 diskogurdo

Diskogurdo (angle jukebox, prononcu [ˈdʒukbɑks] Usonuje, [ˈdʒuːkbɒks] Aŭstraluje kaj Brituje) estas maŝino por ludi kaj reludi muzikon, plej ofte kantojn, da kiuj ĝi povas enhavi eĉ plurajn milojn.

La klasikaj muzikaj aŭtomatoj servis en gastejoj aŭ dancejoj (angla juke signifas gastejon kun dancejo) por elekti melodion per monero. Komence oni uzis truaran diskon, kies truoj movis frapilojn kaj tiuj sonigis kordojn kiel ĉe simpla gurdo. Poste la aŭtomatoj aplikis gramofondiskojn kaj sonbendojn.

La nuntempaj diskogurdoj aplikas la sistemon MP3 kaj komputilojn, kies diskoj havas kapaciton 200 - 400 GB. Tia muzikaŭtomato enhavas ĉirkaŭ 30 000 melodiojn.

Diskogurdo povas esti ankaŭ komputila programo, kiu ebligas ludi unu post la alia melodiojn en ies komputilo laŭ simila maniero kiel ĉe profesiaj muzikaŭtomatoj.

Fontoj