Diskuto:Ĉeboksari

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, Mi volas atentigi ke la Tataraj Esperanto-Renkontiĝoj (TERO) estas aranĝo organizata far kazanja junulara esperanto-klubo "Smeraldo" kaj Ĉuvaŝa asocio havas nur malrektan rilaton al ĝi. Kio pri la Novjarfestoj En Betularo (NEBO) estas vere tradiciaj aranĝoj sed fakte estas kunripozo de esperantsitoj kaj ties amikoj kaj mi apenaŭ konsiderus ĝin kiel la famfaraĵo de la Asocio, ĉar estas multe pli gravaj kaj atendindaj aferoj organizataj far la ĉuavaŝaj esperantistoj, ekz. karavanoj de amikeco, interkultura tendaro (pri kio aperis informo en la prestiĝa rusia retgazeto REGNUM) ks. La paĝaro de kie verŝajne estis ĉerpitaj la informoj ne estas finfarita kaj fakte malnova. Nun okazas rekontrolo de la informoj.

Amike, Aleksandr Blinov, Ĉeboskaro 19:41, 22 aŭg. 2003‎