Diskuto:Ĉefministroj de Belgio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi dubas pri la aparteno de kelkaj bruselanoj. Foje estas malfacile decidi ĉu iu ministro estas flandro aŭ valono, ĉar multaj flandroj pli bone parolis la francan ol la nederlandan.

--Remuŝ 23:27, 19. Dec 2008 (UTC)

Mi opinias, ke unua ministro estas termino tro ligata al la franca originalo. La ideo estas "ĉefministro", ĉar unua ministro signifus, ke estos dua, tria, kvar ktp.Tiele mi sugestas alinomi la artikolon al Ĉefministroj.--kani 23:48, 19. Dec 2008 (UTC)

Pri Unua Ministro, Ĉefministro aŭ Premiero. Mi ne certas ĉu la terminoj estas sinonimoj. La sama termino estas uzata en la tri naciaj lingvoj - do ne temas pri "francismo". (fr: Premier Ministre; nl: Eerste Minister; de: Premierminister -mlle: de Premier). Krome aliaj lingvoj ankaŭ uzas la terminon "Unua". Mi kredas ke ekzistas diferenco inter la terminoj. La Unua Ministro ne estas la "ĉefo" de la aliaj sed "primus inter pares", la unua inter samranguloj. Mi ankaû dubas pri la artikolo en http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88efministro. Mi persone preferas "Premiero", almenaŭ por Belgio.

--Remuŝ 13:12, 20. Dec 2008 (UTC)

Vortaristoj ĉiam balanciĝas inter logiko kaj reala uzo. Jes "unua ministro" eble estus pli logika, sed jam de cent jaroj oni nomas tiun funkcion "ĉefministro". Ĉu estas la tasko de Vikipedio provi ŝanĝi tiun kutimon? --PaulP 13:23, 20. Dec 2008 (UTC)

Peza kalkulado[redakti fonton]

Kiu senlaborulo havis la ideon, ke kiam finiĝas la ofico de ĉefministro, por la listo iu esperantlingva uzanto necesas unuope kalkuli kiom da tagoj la homo oficis??? Almenaŭ mi nun trovis ke en la angla en:List of prime ministers of Belgium estas kruda traduko laŭ "jaroj plus tagoj": de tie relative facile eblas veni al rezulto de "nur tagoj", atentante kiuj jaroj havis 365 kaj kiuj 366 tagoj. Cetere atentindas ke la aliaj vikipediaj lingvoj havas du artikolojn pri la temo, "ĉefministro de Belgio" pri la ĝenerala ofico, kaj "listo de ĉefministroj de Belgio" por listigo de ĉiuj nomoj. Tiu ĉi teksto klare apartenas al la dua grupo, sed mi ankoraŭ ne movas ĝin tien, ĉar tiam la pli baza unua temo estas tute vakua en Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 14:32, 5 okt. 2023 (UTC)[Respondi]