Diskuto:Ĉeljabinsk

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial Ĉelabinsk kaj ne Ĉeljabinsk?--Crosstor 13:34, 2 Jun. 2011 (UTC)

Litero l jam estas sufiĉe mola en Esperanto, do sufiĉas simple Ĉelabinsko. Vidu Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj--RG72 (diskuto) 06:02, 16 apr. 2017 (UTC)[Respondi]
Legante la voĉon, ŝajnas al mi ke pli taŭgas alinomi Ĉeljabinsk al Ĉelabinsko. La ekzistanta alidirektilo Ĉelabinsk ankaŭ indas iĝi alidirektilo al Ĉelabinsko. Tiujn ŝanĝojn povas fari normalaj uzantoj, sed indas atendi iom da tempo por komentoj (se estos). --Rdelre (diskuto) 15:08, 11 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Estas diferenco literoj a kaj ja. Hazarde mi vidis, ke eĉ angloj metis tien literon y por prononci j. L vere estas mola en la rusa, sed ne en Esperanto. Estas diferenco inter Челябинск kaj Челабинск. --Crosstor (diskuto) 15:50, 11 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
@Crosstor: mi konsentas kun via rimarko. Ankaŭ laŭ mi la litero я iĝas kutime "ja". Kompreneble, la prononco en Esperanto ne povas esti precize la sama de la rusa. Min pensigis ke la propono lasi Ĉelabinsko venas de @RG72, kiu estas denaska rusa kaj loĝas supozeble ne tro malproksime de tiu urbo. Ĉu eble lokaj esperantistoj preferas "Ĉelabinsko"? --- Aldone, necesas kongrueco. Se la esperantigita nomo (t.e. ne transliterado sed esperantigado) estas Ĉelabinsko, kiel asertas la voĉo, do ankaŭ la plej taŭga titolo de la voĉo estas Ĉelabinsko. Se, male, la esperantigita nomo estas Ĉeljabinsko, do ankaŭ la titolo estu Ĉeljabinsko. --Rdelre (diskuto) 19:18, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]