Diskuto:Ĉielenpreno de Maria

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi petegas vin klarigi, kio estas neereco kaj pri kia mantelo temas (ege enigma por mi). (Mo)

neereco estas misskribaĵo pro neerareco. Pri la mantelo, vidu la artikolon papon de kie mi prenis tion metaforon.

Dato de la proklamo[redakti fonton]

Kara Roberto, vi korektis la daton de la proklamo de la dogmo de 1950 al 1954. Tamen alilingvaj vikipedioj interkonsentas, ke la dogmo estis unuafoje proklamita en 1950 (precize, je la 1-a de novembro, en la encikliko "Munificentissimus Deus": "en la enhavo de la fido kristana ... troviĝas ankaŭ la alpreno de virgulino Maria al la ĉielo"). Poste ĝi estis menciita en la encikliko "Lumen gentium" de 1964 (de Paŭlo la 6-a). Al kiu evento en 1954 vi referencas? Salutojn, Umberto 22:25, 29. Apr 2005 (UTC)

Mi vidis 1954 en artikolo Papo, pro tio mi (mis)korektis. Do oni devas korekti tie ankaŭ. Dankon Roberto 11:04, 30. Apr 2005 (UTC)

Lumen Gentium = encikliko de Paŭlo la 6-a ? CONSTITUTIO DOGMATICA - Concilium Vaticanum II

Pri la vorto "ĉieliro"[redakti fonton]

Karaj, ĉu tiu vorto jam aperas en vortaroj de longe? Mi pensas, ke estas pli bona la vorto "ĉieleniro", sed se "ĉieliro" estas jam firma, senprobleme. -- Fernando Maia Jr. 12:05, 9. Feb 2008 (UTC)

Mi jam kontrolis, ke tiu vorto estas fundamenta. Bone! -- Fernando Maia Jr. 13:04, 9. Feb 2008 (UTC)
En multaj lingvoj oni uzas terminon Ĉieleniro, ĉar ŝi fakte eniris ĉielon.

La titolo[redakti fonton]

Ĉu ne devus esti Sankta Maria ol nur Maria? Laŭ la nuna titolo povus temi pri iu ajn Maria. Petr Tomasovsky 10:55, 23 Sep. 2011 (UTC)

Laŭenhave vi pravas. En iuj (malmultaj) lingvoj estas precize tiel, ekzemple aragone Asumpción de Santa María (Ĉielenpreno de Sankta Maria), sed en plej multaj aliaj lingvoj ne menciiĝas la adjektivo "sankta", ĉar laŭ la katolika dogmo nur unu Maria, entute nur unu homo, ĉielenpreniĝis en tiu maniero... do ne konsideratas danĝero konfuzi plurajn tiajn "transformiĝojn". La kategorion Kategorio:Kirkoj sub patroneco de la Ĉielenpreno de Sankta Maria, kiun mi ĵus kreis kiel subkategorio de Kategorio:Kirkoj sub patroneco de Sankta Maria, mi tamen nomis kun la adjektivo "sankta" (sub influo de la baza kategorio "...patroneco de Sankta Maria"), antaŭ ol mi vidis kaj kontrolis tiun-ĉi artikolon kaj la supran noton de Petr Tomasovsky. Mi sekve lasas la kategorion kun adjektivo "sankta", kaj ne kontraŭus alinomigon de la artikolo al formo "...de Sankta Maria", sed mem ne faras tiun alinomigon, ĉar la argumento ke en plej multaj aliaj lingvoj funkcias sen la adjektivo "sankta" ankaŭ validas. En la nova kategorio mi nun simple mencios la artikolan titolon Ĉielenpreno de Maria. ThomasPusch (diskuto) 18:14, 4 Feb. 2014 (UTC)

Kiom mi povis observi, la kompetentaj katolikaj aŭtoroj nomas la feston Ĉielenpreno — kontraste al la Ĉieliro de la Sinjoro.

Jesuo iris mem. La Dipatrino estis prenita ĉielen. La latina termino ĝuste tion esprimas.

Kp en ReVo:
http://reta-vortaro.de/revo/art/ĉiel1.html#ĉiel1.0enpreno.KATfesto

--Sergio 18:52, 9 Dec. 2011 (UTC)