Diskuto:Ĝemelurbo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Ĉar la novulo Pietermeneer‎‎ (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) neniel reagis je atentigo pri fakta reverkado de la artiko, mi ĵus malfaris liajn ŝanĝegojn. Krome mi protektis la artikolon por unu tago. Se li poste denove faros same, mi proponas plilongigi la protektadon. Kion pensas aliaj uzantoj? --Tlustulimu (diskuto) 11:27, 27 Sep. 2012 (UTC)

Artikolo en terura stato[redakti fonton]

La artikolo nun estas kaj enhave kaj lingve en terura stato! Ĝi en tia formo ne vere estas enciklopedia sed varbado por esperanto-movado-aktiveco. Vikipedio enciklopedio sed ne diskutoforumo por esperanto-aktivecoj. Tiaj diskutoj povus tre bone okazi en vizaĝolibro (face-book). En la artikolo povas esti paragrafo, kiu rakontas pri la rolo de Esperanto por ĝemelaj urbo. Sed la cetero vere estu ŝovita al vizaĝolibro, dum ĉi-tie la artikolo havu pli da enciklopediaj informoj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 22:49, 4 Okt. 2012 (UTC)

Saluton, Didi. KuboF remetis la lastan version antaŭ la ŝanĝoj de Pietermeneer (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kaj forigis superfluajn versiojn el ĝia historio. Mi esperas, ke tio estas en ordo. --Tlustulimu (diskuto) 10:42, 18 Mar. 2013 (UTC)

Kiel la sola aŭtoro de la Ĝemelaj urboj paĝoj mi parolis kun aliaj samideanoj pri via forigado speziale de la listo de Ĝemelaj Urboj kaj mi vere tute komprenas vian agadon. Vi tute pravas ke multaj eĉ multegaj da ligiloj estas ruĝaj kaj tiu ĉi ne devas esti en Vikipedio. La ekspliko estas ke la respondeculo pri la UEA projekto Ĝemelaj Urboj, la ĉina komisiito, dum 5 jaroj neniam ver neniam aŭskultis miajn multegajn alvokojn krei retpaĝaron pri tiu projekto ĝis finfine Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, konsilis min krei pagojn en Vikipedio. Post tio antaŭ ne longe mi aŭskultis vian demandon forigi la parton "Projekto por diskonigi Ĝemelajn Urbojn". La respondecula komisiito neniam vere neniam reagis pri miaj demandoj partopreni, almenaŭ diskonigi al sia ampleksa reto de interesitaj personoj en la projekto Ĝemelaj Urboj pri la kreintaj vikipedioj paĝoj por plenigi ĝin kvankam mi sendis al li tiujn paĝojn kaj eble en Ĉinio li povus konsulti tion li mem. Pri tio mi perdis la kontakton kun la enhavo de la Vikipedioj paĝoj. Mi vere pardonpetas pri tio. Krei tiu ĉi liston de ĝemelaj urboj estis por kelkaj amikoj kaj mi grandega laboro, vere tre ampleksa. Mi ripetas ke mi tute komprenas ke ruĝajn ligilon ne taŭgas en Vikipedio, eĉ pli multaj da ruĝajn ligilojn, sed nun nia grandega laboro estas perdita.

Nun mi havas peton kaj proponon al vi. Kiam vi remetus la paĝojn kun la listo de ĝemelaj urboj laŭ urbonomo kaj laŭ lando, mi tuj forigos ĉiujn ruĝajn ligilon. Tuj signifas en 1 aŭ maksimume 2 tagoj eĉ malpli. Mi pensiigas do mi ne plu laboras kaj mia pli grava okupiĝo estas la vikipedoj paĝoj pri Ĝemelaj urboj. Vi ankaŭ pravas ke pli ol nur indiko de la ĝemeliĝoj estas grava preskribi la aktivecoj inter la esperantistoj/klubanoj en tiu ĉi ĝemeliĝo. Mi havas rendevuo kun Osmo Buller kaj la estrarano pri landa kaj regiona agado de UEA, kiu estos en la centra oficejo en Roterdamo la venontan semajnon pri la agado por vere krei utilajn kaj korektajn paĝojn pri Ĝemelaj Urboj en Vikipedio. Mi sincere esperas ke vi povos remeti la informojn de la listo de ĝemelaj urboj ambaŭ oridigita laŭ urbonomo kaj ordigita laŭ lando por ne perdi la grandegan laboron kun ki ni kreis tion kaj mi promesas vin ke mi tuj korektos tion kaj pli atentos pri krei vere utilajn kaj klarajn paĝojn kaj pli atentos pri viaj avertoj. Sincere Pietermeneer

Mi restarigis Projekto por diskonigi Ĝemelajn Urbojn. Ĉu la informoj estis en ĉi tiu artikolo ?--pino (diskuto) 14:25, 22 Mar. 2013 (UTC)
La enhavo de la restarigita artikolo jam troviĝas en http://uea.org/vikio/Projekto_por_diskonigi_%C4%9Cemelajn_Urbojn - tio estis menciita en la forigpropono. La listo troviĝas en forigitaj revizioj de Ĝemelaj urboj kaj ili estis forigitaj pro bona kialo... La enhavon de la lasta revizio mi metis al Uzanto:Pietermeneer/Ĝemelaj urboj por ke Pieter povu ĝin prilabori sekure - uzantonomspaco taŭgas por tiaj "portempaj" aferoj. La Projekto por diskonigi Ĝemelajn Urbojn mi do forigas. --KuboF (diskuto) 16:40, 22 Mar. 2013 (UTC)

Laŭ mi la titolo devus esti Ĝemelaj urboj anstataŭ Ĝemelurbo, ĉi ne?

Pietermeneer

Al la administranto de Vikipedio. Jam ekzistas dum kelka tempo la paĝo Ĝemelurbo aŭ ĝemelaj urboj en kiu la enhavo de tiu ĉi artikolo jam estas kaj multe pli. Mi proponas alidirekti la paĝo Ĝemelaj Urboj Internaciaj al la paĝo Ĝemelurbo kaj forigi la paĝo Ĝemelaj Urboj Internaciaj.

Pietermeneer

Kesto Ĝemelurboj en artikolo informkesto[redakti fonton]

Mi volas diri eksplicite ke gravas havi tiun informekstan keston, kies datumoj alvenas direkte de vikidatumoj. Tio estas ĉar la rilatoj de ĝemeliĝo inter urboj estas dinamikaj, novaj aldoniĝas kaj malnovaj foriĝis. Tiu estas male al la antaŭa kutimo, permane mencii konatajn ĝemelurbojn en ĉiu artikolo pri urbo aŭ setlejo.

Sj1mor (diskuto) 12:50, 5 feb. 2024 (UTC)[Respondi]