Diskuto:Ĝermolisto de germanaj esperantistoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiuj mane kolektitaj listoj estas amuza ludilo. Sed ne pli. Per kategorio la datumbazo mem kunmetas la informojn.

La #redirekt de unuopaj personoj estas maltaŭga solvo. Eble oni ankoraŭ ne scias la formale necesajn tri frazojn, sed oni povas krei ilin, se estas la instigo serĉi en arkivo.

--Illuminatus 17:23, 20. Apr 2008 (UTC)

Bedaŭrinde tiel ne funkcias. La unuaj 15 jaroj de esperantlingva vikipedio montris, ke tro mallongaj paĝoj ne sufiĉe atentiĝas kaj restas tro mallongaj. Kaj en la kategorio "germanaj esperantistoj" ili ne aspektas aliel ol plenaj biografiaj artikoloj, do ankaŭ ne vekas specifan atenton ke ili bezonas plian prilaboron. Plie, en la jaroj ĝis 2006 ofte verkiĝis tro mallongaj artikoloj pere de iuj vipediistoj kaj la tekstetoj forĵetiĝis fare de aliaj vipediistoj - kio estas agado tute tempomalŝpara kaj forĵeto de utilaj informeroj, kiujn poste retrovi ankoraŭ pli penas. Kompreneble, tia listo ankaŭ nur helpas tiom kiom ĝi estas nutrata per informoj, sed la sistemo tamen funkcias. ThomasPusch (diskuto) 19:09, 18 Mar. 2016 (UTC)