Diskuto:Ŝprucfluo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Ĵetfluo)

Mi ne aparte konsentas pri la uzo de la vorto "ĵetfluo". Ne ĉar en multaj aliaj lingvoj la vorto sonas "ĵet", oni nepre enportu tion en esperanto!

Barbara Pietrzak, akademiano proponis la vortumon "impeta aerfluo". Sciuro23 10:01, 12. Jul 2010 (UTC)

Kial la titolo nomas "Ĵetfluo", sed en la teksto "jetfluo"? Mi opinias, ke taŭga komprenaĵo estas "(aera) ŝprucofluo". En la suoma lingvo estas same: "suihkuvirtaus" = ŝprucofluo. --Tarpo (diskuto) 11:10, 20 Jan. 2013 (UTC)

Ankaŭ la artikolo Ĉefcirklo uzas "ŝprucfluo"n; kaj la navigacia bildo en ĉi tiu "Ĵetfluo" prezentas la klarigan skribaĵon "ŝprucfluo". Cetere, en multaj lingvoj la koncerna termino prezentas nenion similan al JET. — Sergio (diskuto) 06:45, 11 Feb. 2015 (UTC)

Ankaŭ mi opinias tion stranga, ke la titolo havas "ĵet" sed la artikolo uzas "jet". Interese, en La Gazeto n-ro 168 (nov 2013) aperas artikolo pri "ĵetfluoj", do mi venis por esplori rete la kuriozan terminon; mi vidas, ke ne estas kohereco... :/ Goulo (diskuto) 18:05, 17 Dec. 2013 (UTC)