Diskuto:Ĵetpluredro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hmmm, havas ĵet-randomilojn kun pli kaj malpli flankoj ol 6. Mi havas 20-flankajn, 10-flankajn, 8-flankajn, kaj 4-flankajn ĵet-randomilojn. Tamen, ili ne estu nomitaj ĵetkuboj, ĉu ne? (Eble ĵetpiramidoj, ktp...) Oni norme uzas ĉi-tian ilon por rolludoj, kaj iuj ludoj (Formula De).

Mi havas ankaŭ 3-, 5-, 7-, 12-, 16-, 24-, 36- kaj 100-flankajn. Miaopinie "ĵetkubo" estas nun tiom tradicia en la lingvo ke ne eblas ŝanĝi. Vidu je kubo. Simila situacio troviĝas en aliaj lingvoj, ekzmple en la Dana terning vere signifas "sesedran figuron", sed estas uzata por ĉiuspecaj "ĵetkuboj". Ankaŭ ni bezonas komunan nomon por tiu objekto, kiun oni ĵetas por krei hazardan rezulton. "Ĵetilo" ne eblas, ĉar ĝi jam havas alian signifon (en la Biblio David uzis ĵetilon kontraŭ Goliat). Cetere, mi intencas multpligrandigi la artikolon, laŭ la Angla kaj Germana paĝoj... Ĵetkubkolekte via, Bab 17:50, 2. Dec 2004 (UTC)
PIV ne etendas la difinon de (ĵet)kubo al ne-ses-edraj lotoj, sed mi komprenas, se iu tion faras (verŝajne pli ol 99 % el ĉiuj ĵetlotoj en la mondo estas tamen kuboj). Pretere, en almenaŭ unu lingvo la ĵetlotado donis nomon al la ĵetloto: en la germana ĝi nomiĝas "Wuerfel", kiu devenas de "werfen" = "ĵeti". --ismo 18:43, 2. Dec 2004 (UTC)
Tio tute ne ĝenas: la nomo fontas ĉu el la historio, ĉu el la plej vasta uzo. Ni havas la samon ĉe komputiloj, por kiuj la nomo de muso nun pli respondas al funkcio ol al ilo mus-forma, cefe por la tek-komputiloj, por kiuj fingro-sentema akcesoraĵo ludas museKiam en la literaturo komputila, oni aludas al muso, oni komprenigas tiujn samfunkciajn ilojn, oni nur precizigas okaze de apartaj uz-cirkonstancoj--Ssire 19:31, 20. Jan 2006 (UTC)