Diskuto:Ŝako

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dankon pro viaj gramatikaj korektaĵoj, Bertilow! —Larry GILBERT

Nedankinde! —Bertilo WENNERGREN

Mi sugestas iri al http://www.ludanto.org/, kie troviĝas ĉiuj informoj interesaj por verki la paĝojn pri ŝako.

IN ENGLISH: International wiki chess aid[redakti fonton]

Hi everybody in the World interesting in chess and wikipedia.

This is an international chess aid new for making chess boards.

  1. English speakers wikipedist had been made a template for displaying chess boards easily at [1]. This template uses images from english wikipedia. They are using it in a lot of articles.
  2. The images used by this template had been copied to wikimedia.COMMONS and put it in an appropiated category: [2]
  3. Then, now the template can be used in a local new template without any change (only you meaby change the template`s name and obviosly you should change the template invocation) .
  4. Spanish speakers wikipedist already start to used it at [3] an others articles.
  5. The template explanation is in its talk page.
  6. If you want to change the image(s) is not very difficult, you only should add them to commons and change their names in the template (with out changing the already existance images, of course).
  7. A large disccuss about the template, like flexibility, special applications (like board with arrows), choose board appearence, and much others questions are in the english talk (discussion) of the template.

We hope you enjoy this colaborative work an make more and more chess articles in every wikipedia(s) you work.

Thanks.

(If there are mistakes, I am sorry, my english is not my natural language)

14th June 2005 aprox. 22:00 hrs GMT User gengiskanhg from english and spanish wikipedias.

ŝafa mato[redakti fonton]

Mi petas helpon, ĉu en E-o ekzistas nomo por la t.n. ŝafa mato? Aŭ ĉu ĝi estas internacie konata sub tiu ĉi nomo? Kiel ĝi aspektas, videblas en animea bildo en la paĝo. Dankon. Petr Tomasovsky@diskkont 11:22, 1. Okt 2007 (UTC)

En Hispanio oni nomas ĝin, "Mato de la ŝafisto" (mate pastor). Tonyo 22:19, 20. Okt 2007 (UTC)
Laŭ miaj esploroj la proponita nomo „ŝafa mato” ne estas uzata en iu ajn lingvo (ankaŭ en esperanto), do mi opinias ĝin malĝusta. Kelkaj esperantlingvaj ŝakaj vortaroj (STEB, Munĥeno, Remuŝ) uzas la nomon „ŝafista mato”, kiu ŝajnas esti sufiĉe internacia (ekz. la franca, germana, hispana, latva, nederlanda, portugala, turka). Dua ofte uzata nomo estas „ŝuista mato” (ekz. la dana, hebrea, hungara, kroata, pola, slovaka, slovena) kaj ĉiuj aliaj estas malpli oftaj: „lerneja mato” (la finna, makedona, norvega, sveda), „plano de Napoleono” (la araba, greka, persa), „infana mato” (la belorus, rusa, ukraina), „lernanta mato” (la angla, latina), „barbira mato” (la itala). Pro tio ĉi mi decidas ŝanĝi la nomon al „ŝafista mato”. — Saom (diskuto) 16:47, 3 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Miamemore, en la rusa lingvo oni nomas tion infana mato. Mi trovas tion pli elvoka, senpere konjektebla kaj internacie komprenebla ol "ŝafista mato" -Filozofo (diskuto) 18:30, 12 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

ADLS-diskuto[redakti fonton]

Proponita de --Petr Tomasovsky 11:40, 2. Okt 2007 (UTC)

  • Por
  1. Por Por: Yekrats 13:38, 4. Okt 2007 (UTC)
  2. Por Por: Punktor 14:29, 15. Okt 2007 (UTC)
  3. Por Por: Thomas Guibal 11:49, 18. Okt 2007 (UTC)
  • Detenas
  • Kontraŭ
  • Komentoj

Pliaj Projektoj + Vikilibro[redakti fonton]

Mi proponas al la interesitoj ampleksigi la projektojn en kiu aperas Ŝako. Mi ĵus kreis paĝon ĉe vikicitaroj sed konkrete mi proponas kaj pretas kunkrei vikilibron Ŝako.
Vidu en la angla lingvo Chess. JabieroKubo (diskuto) 05:20, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Interna ligilo ĉe subtitolo[redakti fonton]

Mi trovis internan ligilon ĉe la subtitolo == [[Esperanto]] kaj ŝako == Mi aparte ne ŝatas tian stilon krome la vorto esperanto en nia vikipedio ja povus aperi kie ajn (ĝi estas preskaŭ nenecesa) sed prefere sube? Ĉu forigi ĝin aŭ meti la ligilon suben? JabieroKubo (diskuto) 13:35, 4 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Oficiala nomo de EŜLI[redakti fonton]

Mi trovis tiujn 2, la unua estis ruĝa, kaj la dua jam eksistis, Kiu estas la ĝusta?

  • Esperanta Ŝak-Ligo Internacia
  • Esperanto-Ŝak-Ligo Internacia

JabieroKubo (diskuto) 13:35, 4 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Sub la bildo[redakti fonton]

Sub la bildo Chess_l45.svg
Anstataŭ "La elira pozicio" mi proponas pli ĝustan "La starta pozicio". JabieroKubo (diskuto) 17:42, 4 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi plene konsentas kaj subtenas tiun ĉi korekton.
Filozofo (diskuto) 20:14, 11 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Necesas korekti: majstro de la mondo -> mondĉampiono[redakti fonton]

Mi kun miro rimarkis, ke en la artikolo pri ŝako aperas la esprimo "(la) majstro de la mondo" en la senco "(la) mondĉampiono". Tio estas aparte konfuza, ĉar la majstro kaj grandmajstro estas vaste uzataj titoloj en la mondo de ŝako, kaj majstroj estas pliege multaj ol ĉampionoj. Mi do forte rekomendas korekti tion. Amike, Filozofo (diskuto) 20:24, 11 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Plej bona traduko por FIDE[redakti fonton]

Bezonatas pli ĝusta traduko por FIDE (France: Fédération Internationale des Échecs):

  • Internacia Ŝaka Federacio (sub ŝako tre ofta)
  • Internacia Federacio de Ŝako (terminato de Norbert Gütter)
  • internacia ŝakasocio (sub FIDE, malĝusta laŭ mi)
  • ...?

Sub ŝako mi trovis: Federacio internacia de ŝako, Internacia ŝakfederacio kaj Internacia ŝaka federacio.
Por komplikigi la temon sub la terminato de Norbert Gütter mi trovis Internacia Federacio de Ŝako! Mi aparte havas neniun preferon sed ŝatus uzi nur 1 el tiuj ŝakvariantoj:).
JabieroKubo (diskuto) 05:09, 16 maj. 2020 (UTC)[Respondi]