Diskuto:Aĵpentraĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial "pentrita" aranĝitaĵo? Antaŭ ol pentri aŭ desegni ĝin, ĝi jam estas aranĝitaĵo - ebla sinonimo povus estis "neanimita komponaĵo" - malfacile estus diri: "pentristo pentris pentritan aranĝitaĵon" --Dominik 20:57, 21. Dec 2009 (UTC)

Kara Dominik, mi vidas ke la koncernaj terminoj en ĉiuj naciaj lingvoj estas iom nelogikaj (muta: en ĉiuj pentraĵoj nenio bruas; mortinta: en ĉiuj pentraĵoj nenio "vivas"; angle "sill life": en ĉiuj pentraĵoj nenio moviĝas, k.t.p.). "Komponaĵo" kiun vi proponas estas bona (en ĉiuj pentraĵoj nenio estas animita), bona kiel "Aranĝitaĵo". "Komponaĵo" jam estas ofte uzata por muzika verko, sed tio ne starigas problemon, ankaŭ ekzistas kemiaj komponaĵoj, ktp.
Por esprimoj kiel "mi ŝatas la pentritajn aranĝitaĵojn" aŭ "mi ŝatas la pentritajn komponaĵojn", la esprimo taŭgas. Kompreneble, kiam oni jam parolis pri pentr- , troestas alia "pentr-" (ekzemple: "Li pentris aranĝitaĵon"). Tiel, en "pentristo pentris pentritan aranĝitaĵon", la malbelo ne ŝuldiĝas nur al "pentrita", sed jam ekde "pentristo pentris". Pli bone: "pentristo faris/verkis/ellaboris/prilaboris"
--luisgi

Kara Luisgi, mi vidas ke vi estas sincera homo, kiu pripensis la aferon. Tamen la esprimo "Pentrita Aranĝitaĵo" ne tute (eĉ tute ne) kontentigas mian bezonon. Jen vera frazo eltirita el artikolo Suzanne Valadon -- "Suzanne Valadon pentris neanimitajn komponaĵojn, bukedojn kaj pejzaĝojn, rimarkindajn pro la forto de ties komponado kaj vibraj koloroj" -- tie oni ne povus diri "Suzanne Valadon pentris pentritajn aranĝitaĵojn...". Esplorante la alilingvajn ekvivalentojn, mi konstatis ke unuarange uzatas "Nature morte" (eĉ en lingvoj skribataj per cirila alfabeto), kaj duarange "Stilleben". Pri la hispana mi trovis la amuzan "Bodegón", kiu pensigas pri "Bodega"  :-) --Dominik 04:24, 22. Dec 2009 (UTC)