Diskuto:Aŭgusteno de Hipono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Aŭgusteno)

Ke Aŭgusteno estas la plej influa aŭtoro ekster la Biblio, tio koncernas nur Okcidenton, en la Orienta Eklezio oni konis lin kaj honoris kiel venkinton super Pelagio, sed liaj ideoj apenaŭ estis bone konataj, kaj ni ne povas aserti do, ke li estas ĝenerale tiom influa persono.--ermito 10:39, 28. Okt 2007 (UTC)

Krom tio, mi aldiras ke la sankteco de Aŭgusteno de Hipono koncernas nur kristanojn. Jen kelkaj ekzemploj de titolo de la sama artikolo en aliaj lingvoj :

  • angle : Augustine of Hippo
  • hispane : Agustín de Hipona
  • germane : Augustinus von Hippo
  • france : Augustin d'Hippone
  • pole : Augustyn z Hippony

....kaj tiel plu. Ŝajnas, vidante tion, ke la esp-istoj estas la plej katolikemaj el ĉiuj ;-) Mi proponas renomi la artikolon. --Kristof 14:21, 14. Nov 2007 (UTC)

Mi konsentas kun tian renomado. Pluraj artikoloj pri sanktuloj estas renomindaj ĉi tial. -- Yekrats 14:33, 14. Nov 2007 (UTC)

Nun la artikolo enhave tre laŭdindas kaj legindas. Nur la multaj referencoj estas ĉiuj anglaj, kaj malsufiĉe esperantigitaj, dum la bibliografio estas preskaŭ plene hispanlingva... klaras ke iu redaktinto ne volis investi plian tempon kaj plenajn blokojn enkopiis el la angla (respektive hispana) vikipedioj. Bonus tamen investi plian tempon kaj igi ambaŭ fontojn pli internaciecaj, plurlingvaj. ThomasPusch (diskuto) 14:22, 22 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Elektiĝis leginda artikolo hodiaŭ. Gratulon! --ThomasPusch (diskuto) 20:05, 11 jun. 2019 (UTC)[Respondi]