Diskuto:Aŭtorrajto kaj kopirajtaj monopoloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas kunigi la artikolon kun Kopirajto. Laŭ ReVo la vortoj estas sinonimaj, neniu el ili estas preciza, sed aŭtorrajto pli bonas, do mi volus aldoni la tekston de tie ĉi tien. --PAD 21:41, 10. Jan 2009 (UTC)

Mi alinomigis la artikolon al «Aŭtorrajto kaj kopirajto», ĉar la vorto «aŭtorrajto» ne tute bonas: ekzemple, en Rusio la rajtoj de registrinto aŭ publikiginto ne estas (tute) aŭtoraj, sed «смежные» kun tiuj. Laŭ angla Vikipedio, laŭ angla juro, kaj tiuj kaj aŭtoraj rajtoj estas kopirajtoj. Dume, laŭ angla Vikipedio, moralaj rajtoj ne ĉie estas konsiderataj parto de kopirajto. --AVRS 20:56, 24 Feb. 2011 (UTC)
Certe ankaŭ la vorto aŭtorrajto ne estas perfekta, tamen kopi-rajt-o en Esperanto esprimas logike nure la rajton kopii. Plivastigo de ties signifo en la Angla ne povas ŝanĝi la signifon Esperantan, la Anglaj vortoj ja ne necese obeas logikajn principojn. --Petrus Adamus 18:50, 26 Feb. 2011 (UTC)
La vortoj «forfikulo» kaj «fekulo» estas uzeblaj kiel insultoj kaj kiel neinsultoj, sed tio ne signifas, ke iu el la sencoj estas nelaŭlogika. Mi dividas la vorton «kopirajto» en la aŭtorrajta senco kiel «kopirajt·o».
Pli grava problemo de la vorto «kopi·rajt·o» estas tio, ke temas pri rajto nur por malmultaj personoj, sed malrajto por la ceteraj, kvazaŭ implice oni rajtus kopii neniun ajn verkon (kiel, laŭ kelkaj, ŝajnas aserti kaj realigi en Eŭropa juro plifortigistoj de la verkuzrajtaj monopoloj).
Ŝajne la sola facile trovebla diskuto pri la kunmetaĵoj okazis en «esperanto-l»…
--AVRS 19:12, 28 Feb. 2011 (UTC)
Tiuokaze, nur malmultaj paŝoj estas tiom stultaj, kiel enkonduki en Esperanton novan radikon (*kopirajt*), kiu samtempe povas reprezenti kunmetaĵon, se la vortoj ambaŭ estas uzataj en la sama kunteksto kaj ilia distingo estas esenca – nun ja neniu scias, kiu senco estas subkomprenata. Jen bona ekzemplo, kiel efike malebligi precizan esprimiĝon en la internacia lingvo. --Petrus Adamus 15:25, 11 Mar. 2011 (UTC)
Krome, la unua vorto ja estas pli ĝenerala ol la dua, kiun ĝi ankaŭ sence enhavas. La nuna titolo estas tial vere tre malbona, simila al ekzemple Bestoj kaj ursoj. --Petrus Adamus 06:56, 15 Jun. 2011 (UTC)
Kopirajto estas eble pli ĝuste rajto de dispono pri kopioj. --AVRS 09:49, 15 Jun. 2011 (UTC)
Kial kopirajto pri verko farita de dungito, apartenanta al dunginto, estas aŭtor·rajt·o? --AVRS 09:49, 15 Jun. 2011 (UTC)