Diskuto:Aŭtosporto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por kongrui kun la vikimedia kategorio kaj kun vikipediaj kategorioj en aliaj lingvoj, devus esti diferenco inter tegmenta vorto "aŭtosporto" kaj konkretaj "aŭtosportaj konkursoj" - kompare ekzemple angle "auto racing" kaj "auto races". En la e-lingva vikipedio nun estas tiom malmultaj artikoloj pri la temo, ke la diferencigo povas ŝajni trodetalema, sed ekestas interlingvaj konfuzoj se oni simple neglektas la diferencigon (kaj la diferenciga uzo de la vorto "aŭtosportado" ne sufiĉe klarus: lingve ne estas klara enhava distingo al "aŭtosporto"). Krome sencas kreo de kategorio "motorsporto", kiu grupigas kaj "aŭtosporto"n kaj "motorciklado"n kaj principe aliajn subkategoriojn, kiuj tamen ĝis nun en la e-lingva vikipedio ne kreiĝis (ekzemple "motorboatado"; antaŭe estis konfuzo, ke "motorsporto" kaj "motorciklado" estus la sama, sed tiel ne estas). Por kongruigi la e-lingvajn kategoriojn kun la alilingvaj, mi nun kreas novan kategorion "aŭtosportaj konkursoj" kaj metas la koncernajn paĝojn tien. ThomasPusch (diskuto) 11:37, 23 Apr. 2014 (UTC)

PS: Ankaŭ en iuj aliaj lingvoj la distingo ne estas perfekta, tial ĝi sendube glitis ankaŭ en la e-lingvan vikipedion, sed ne necesas daŭrigi la malordon, ja facile eviteblan.