Diskuto:Akeno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Aachen)

Kial - se la esperanta nomo de ĉi tiu urbo estas Aĥeno, kiel rekonas la artikolo - ĝi estis skribita sub la titolo Aachen, la germana nomo de la urbo? Ĉu francano scias serĉi sub Aachen aŭ ĉu li serĉus sub Aix-la-Chapelle. Laŭ mi, oni devas sole uzi esperantajn titolojn. Kiel vi opinas? Nizo.

Mi pensas, ke ne ekzistas interkonsento pri la esperanta nomo. Preferinde (krom la plej konataj urbonomoj) oni uzu la originalan. Razilklingo
En Esperanto la regulo estas jena, ke oni nomu aŭ la originan nomon de la urbo aŭ - se ekzistas - la Esperantan nomon. Fremdlingva nomo (ekz. Aix-la-Chapelle) estas kontraŭregula, do ni uzu tiujn formojn ĉi tie. (En la germana VP oni ankaŭ ne toleras, ke ekz. la hispana nomo de Londono (Londres) aperu kiel alidirekto.)
Tiu ĉi artikolo estas trovebla ĉe Aachen kaj Aĥeno, ĉi-lasta estas alidirekto al la germana nomo. Se iu deziras, mi povas renversigi la alidirekton (estas iomete komplika afero, ĉar unue mi devus forigi Aĥenon, por povi movi Aachen al Aĥeno.) Sed laŭ mi ĉefe gravas, ke ambaŭ formoj estas trobeblaj. Amike, --Unukorno 18:49, 13. Jul 2004 (UTC)
Kvankam malfrue, mi konsentas kun la peto pri renomigo de la artikolo: Aĥeno estu, laŭ mi, la titolo, kaj Aachen nur provizu alidirektilon. --WinstonSmith 20:34, 31. Dec 2008 (UTC)

En la informkesto (geokesto | urbo) dekstre nun aperas la germana, esperanta (unu el du variaĵoj), franca, hispana kaj ĉeĥa (!) formoj de la urbonomo. Pri senco noti la germanan (ĉar temas pri nun germania urbo) kaj esperantan (ĉar temas pri esperantlingva artikolo) nomojn, certe ne estas duboj. La franca ankaŭ sencas, ĉar la historio de la franka ĉefloko ankaŭ tre ligiĝas al la teritorio de la posta ŝtato Francio. La ĉeĥa tamen ŝajnas kvazaŭ arbitre elektita de redaktanto ĉeĥema, kaj fakte ankaŭ la hispana lingvo ne estas aparte ligita al la urbaj historio kaj nuntempo, kvankam ambaŭ lingvoj estas aprezindaj kaj aprezataj. Multaj esperantistoj estas fervore plurlingvemaj, sed mi ne volas ĉi-tie aldoni la araban kaj ĉinan, kvankam ambaŭ lingvoj estas inter la ses lingvoj de UN, do konsidereblas "du el la ses plej gravaj mondlingvoj" - sed ili tamen neniel rilatas al la urba evoluo. La artikola teksto mem, maldekstre, multe pli trafe nomas unue la germanan, keltan, ambaŭ esperantajn variaĵojn, francan, [jen iom neklare la hispanan,] nederlandan, latinan kaj dialekte ripuaran. Laŭ mi sencas en la informkesto forpreni la hispanan kaj ĉeĥan formojn, sed meti la latinan (dum tri jarcentoj temis pri signifa romia garnizono kaj banloko) kaj la nederlandan (la urbo havas rektan limon al nuna Nederlando, dum nuna Hispanio foras preskaŭ 1200 kilometrojn). La latina formo krome iom rekonigas la urbon al parolantoj de la hispana, portugala, okcitana, kataluna kaj ankaŭ pola, kies urbonomaj formoj similas al la origna latina. -- ThomasPusch (diskuto) 21:05, 23 Jul. 2012 (UTC)