Diskuto:Administra divido

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kio estas ento en administracio? En PIV tio ne estas. Jujijo 17:56, 3. Jun 2009 (UTC)

Mi nuligis averton de Dima ĉar kvankam ne estas amplekse montritaj la citaĵoj, neniu povas certigi, ke tiaj nomoj ne estas uzataj en Esperanto eĉ se kiel neologismoj. Ĉu ili estas malpermesitaj? Ekzemple komarko ne estas en PIV sed ja estas uzata. Ĉu oni devos nuligi ĉion kio oni ne scias ĉu estas ekster Vikipedio?--kani (diskuto) 19:37, 22 Feb. 2015 (UTC)

Oni devos nomi ŝtaterojn same en ĉiu lando por ke Esperanto estu FACILA. Mi opinias ke plej oportuna varianto estas "provinco" kaj "distrikto" (mi jam uzis ilin en mia artikolo pri administra divido de Rusio kun klarigo pri neuzindeco de neologismoj). --Dima41 (diskuto) 20:33, 22 Feb. 2015 (UTC)
Kiuj terminoj detale estas problemaj? Eble estas kelkaj vortoj unuigeblaj. Tamen, se oni elektus nur "facilajn" terminojn, oni emus perdi disigon de gravaj definoj. Tio finfine malfaciligus redaktantojn skribi artikolojn. Esperanto ne estas speciala aŭ perfekta lingvo sed ankaŭ havas multajn aferojn plibonigeblajn. Sed tio ne estas la laboro de vikipediistoj.--Salatonbv (diskuto) 04:38, 23 Feb. 2015 (UTC)