Diskuto:Adolf Hitler

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
"...Hitler (kun helpo de la Vatikano) sukcesis..."

- jen scivoliga aserto, sed kion oni povas konkrete kaj pruveble diri pri tio? -

Nu, jen tasko por la redaktontoj de la artikolo!  :-) Memoru, ke eblas doni helpon sen konscie voli helpi. Pri tio, ĝuste kiel la Vatikano persvadis membrojn de la Reichstag, mi ne certas, sed se la Papo estus proklaminta, aŭ eĉ aludinta, ke li ne subtenas Hitler, Hitler verŝajne ne tiom facile prenus potencon en Germanio en 1933.
--VerdLanco (diskutu) 14:59, 5. Dec 2004 (UTC)

Neneŭtrala vidpunkto! Helpo estas sinonimo de aktiva apogo. Se ni diras ke Katolika Eklezio helpus Hitleron ĉar ne kondamnis lin, ankaŭ esperantistaro helpis lin. Se oni akceptos tiun vidpunkton, ankaŭ luterana eklezio kaj aliaj helpis Hitleron. Eĉ la sinagogo ne aktivis komdamnis lin! Por diri veron, neniu en tiu tempo povus antaŭvidi kiun estos la naziismo.Roberto 02:43, 24. Mar 2005 (UTC)

"...ricevi de la germana registaro oficialan permeson iĝi diktatoro" 

-estas iom strange malpreciza, de kie devenas tiu informo? Verŝajne temas pri "Ermächtigungsgesetz", leĝo kiun - sub enorma premo - akceptis la parlamento (Reichstag). (Montanesko)


Dankon pro la (bezonata) precizigo!
--VerdLanco (diskutu) 14:59, 5. Dec 2004 (UTC)

Filmeto pri hitler[redakti fonton]

--81.161.184.111 11:52, 18. Mar 2007 (UTC)

Ĉu vere leginda?[redakti fonton]

Mi tre miras pri la premio "leginda". La artikolo estas nur parte enciklopedieca, enhavas strangan lingvaĵon, eĉ multajn lingvajn erarojn kaj kelkajn malgravajn informojn. Ekzemple: Ĉu gravas en enciklopedia artikolo, ke ies patro estis "eksteredzeca filo"? Tia informo povus konveni en psikologia biografio, sed ne en konciza enciklopedio! Krome tute mankas fontindikoj.

Tamen troveblas kelkaj utilaj informoj en la teksta amaso. -- Dirk Bindmann 18:13, 22. Jul 2007 (UTC)

Mi aliĝas al la duboj de Dirk Bindmann, kaj sep jarojn post liaj frazoj daŭre ne aldoniĝis eksteraj referencoj. Tamen mi ĉi-momente ne sufiĉe ĝeniĝas per la tekstaj mankoj ke mi aktive agitus por malakcepto de la adjektivo "leginda". Sed ĉar mi vidas ke en la e-lingva vikipedio ekmalmultiĝas la tute modelaj elstaraj kaj legindaj artikoloj kiuj jam estis vikipedia "artikolo de la semajno", mi anticipe esprimus mian fortan kontraŭon kaze ke iu volus prezenti tiun ĉi nur dubinde legindan tekston kiel "artikolo de la semajno". Kaj cetere: al mi ŝajnas pompa troigo permesi al la homo du informkestojn, por politikisto kaj por soldato. Laŭ mia kompreno li estis radikala politikisto kaj demagogo, kiu sendube en sia ideologio ankaŭ aktivis kiel armea stratego, sed laŭ mia scio lia soldateco en la unua mondmilito estis neniu aparta merito, li simple soldatis kiel amaso de aliaj eŭropaj viroj de sia generacio, kaj poste li "nur agitis" favore al murdado, premis aliajn murdi, kaj ne mem soldatis en sia ŝtatestra strategiado. Mi forprenus la duan informkeston "soldato". ThomasPusch (diskuto) 10:19, 28 Okt. 2014 (UTC)
Mi nur volas aldoni ke la homo ja havis politikistan karieroN antaŭ ol fariĝi reganto, sed li estas fifama en la historio pro esti reganto (same kiel ĉiu alia tirano), ne politikisto. Ĝenerale dirite, laŭ defino politikistoj negocas pri politika potenco, male ol tiranoj kiuj NE negocas sed regas (pli aŭ malpli kruele), eĉ se ili interesiĝas pri politiko aŭ havis antaŭan politikan karieron. Sj1mor (diskuto) 11:04, 23 dec. 2022 (UTC)[Respondi]