Diskuto:Ajnuoj
Miaj retaj esploroj montras pli da uzado de "aina" kaj "aino" ol "ajnuo/ajnua". (Ekz: http://www5d.biglobe.ne.jp/~hel/JOKO/miaarti.htm ). Se ne estas pli oficiala fonto por la nomo, mi translokigos ĉi tiun artikolon kaj ajnua lingvo al ainoj / aina lingvo. --Brion VIBBER
Bona demando. En la listo de Bertilo WENNERGREN aperas "ajnua". Tamen, mi konas neniun, kiu bone konas la lingvon aŭ la kulturon. Ĉu japana lingvisto aŭ antropologo povus helpi? --Benĉjo STEVENS
Mi multe respektas la liston de Bertilo, sed mi plie respektas la grandan okulon de Google: laŭ Google, 81 retpaĝoj havas aina+lingvo+kaj+estas, sed nur 7 havas ajnua+lingvo+kaj+estas. Kaj 3 havas ainua+lingvo+kaj+estas. Tial:
89% aina lingvo 8% ajnua lingvo 3% ainua lingvo
Kunigo de artikoloj[redakti fonton]
Saluton. Iu kreis la artikolon Aino. Tial mi proponis por ambaŭ, ke ni kunigu ilin. Sed unue devas esti interkonsento pri la titolo. Do bonvolu iom atendi kaj atenti la diskuton. Kore --Tlustulimu 11:25, 24. Sep 2008 (UTC)