Diskuto:Akcipitredoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estus inda fari artikolon pri la Gypaetus barbatus, sed kiel nomi ĝin en E-o. En la nura nomlidto de mi konata mi vidas "ŝafgrifo". Sed kial "ŝaf", ĝi ne pli manĝas ŝfon ol alia vulturo! kaj kial grifo? Por sekvi sana E-a kutimo oni prefere devus sekvi la sciencan nomon kaj nomi ĝin "barba Gipaeto". Aŭ se oni volas temi al ĝia ĉefa viv-apartaĵo: osto-vulturo (ĉar ĝi estas vulturo, kiu malsame al la aliaj nutras sin esence per ostoj, kiujn ĝi rompigas per lasi ilin fali de alto.
Eliott

Vi Pravas! "ŝafgrifo" ne estas bona nomo. Mi preferus barba Grifo aŭ barba Gipaeto, sed oni povas havi du nomojn, unu popolara unu sienca. Oni ne devus ŝanĝi nomojn facile, ĉar tiel igas malklareco. Tamen, ŝafgrifo estas vortaĉo! Multkolorbirdo 23:03, 19. Dec 2003 (UTC)

En ĉiuj lingvoj estas maltaugaj birnomoj. Ekzemple: "Sparrow hawk" por falko kiu manĝas insektojn aŭ "Perdrix rouge" por perdriko kiu estas griza kaj "Perdix grise" por perdriko kiu estas ruĝbruna. Kial ne esperante? Estas danĝera ĉiam ŝanĝi nomojn ke ne plaĉas al iu, eĉ kiam estas maltaŭgaj nomoj. Tjeri 20/12/03

Oni trovas en la Plena vortaro de esperanto kun suplemento: gipaeto. Do ne bezonas krei alian nomon. Tjeri 27/12/03