Diskuto:Akvo
El Vikipedio
[redakti] Tropeza akvo
Mi ne estas kemiisto aŭ fizikisto; sed kiumaniere troas "tropeza akvo"? Mia lingvo uzas la esprimon "superpeza akvo", kiu ŝajnas al mi tute taŭga.
[redakti] Diskuto pri malelstarigo
La artikolo estas interesa, sed iom "pri-ĉio-plej-supraĵe" verkita kaj tute ne citas iujn fontojn. Ĝi evidente ne meritas la statuson de elstara artikolo. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 18:09, 21. Jul 2007 (UTC)
- Por:
Por: Marcos 14:31, 22. Jul 2007 (UTC)
- Kontraŭ:
- Sindetenaj voĉoj:
- Komentoj:
-
- Ne plu elstara, ĉefe ĉar mankas fontoj, sed ankaŭ ĉar aldonindas informoj al la sekcioj pri geografio, kulturo kaj industrio, kaj eble indas krei sekcion pri politiko/ekonomiko de akvo. Marcos 14:31, 22. Jul 2007 (UTC)
Mankas eĉ mencio de akvohardeco ktp. Narvalo 13:04, 12. Aŭg 2009 (UTC)
[redakti] Kinetika izotopa efekto
Ĉu la termino [ [Kinetiko|kinetika] ] [ [Izotopa efekto] ] ne estus preferinde [ [Kinetika izotopa efekto] ] ? en la angla ekzistas: en:Kinetic isotope effect, al kiu resendas en:Isotope effect.