Diskuto:Al-Ĝazira

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Tiu ĉi teksto nur estas "normala" teksto, sen ajna honorigo esti elstara aŭ aparte leginda, do la krierioj devas esti pli malaltaj ol por elstara artikolo. Do: Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? ThomasPusch (diskuto) 03:06, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Nun pasis naŭ monatoj, kaj neniu jam trovis unusolan dubeblan aserton en la artikolo. Nur mi mem, kiu kontestis la ŝablonon "sen fontoj", volas aldoni la etan kritikon ke laŭ mi tro simplas skribi frazojn kiel "Usono faris...". Mi en tri lokoj de la teksto konkretigis la substantivon al "la registaro de Usono" resp. "televidkanaloj de Usono". Tio ne estas la sama: ne ĉiuj televidkanaloj estas diktatore regataj de la registaro, kaj eĉ la registaro agas malsame, depende de tio kiu politika partio kaj kiu prezidanto momente dominas ĝin. Do: ne skribu tro simplece, ĉar tio facile aspektas kiel "kontraŭusona" propagando. Tamen mi daŭre pridubas la fortan tonon de la esperantlingva ŝablono "sen fontoj".
Laŭ mia opinio, maksimume post jaro da atendado necesos forpreni la dubindan ŝablonon (kvankam, kompreneble, referencoj ĉiam bonvenas, sed ne necesas minacoj forstreki ĉion ne konfirmatan per referenco el la teksto, ĉar tio signifos tute buĉi la tekston aŭ almenaŭ mallongigi ĝin al la bazaj faktoj en vikidatumoj, do fakte nur lasi la informkeston). ThomasPusch (diskuto) 11:59, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Sendepende de tio, ke mi konsideras la ŝablonon "sen fontoj" senbaza ĉi tie, mi jen ankoraŭ aldonis du ĉapitrojn pri la kazo de Sami Al-Haj, kio ebligis al mi enkonstrui du referencojn kaj aldone internan ligilon pri la asocio Komitato por Protektado de Ĵurnalistoj. Sed mi nomus tion "fiŝi por referencoj", aparte enkonstrui pluajn informojn nur pro tio ke oni scias referencojn pri tiuj informoj. Ĉiukaze, nun vere ne plu eblas aserti ke "Ĉi tiu artikolo pri televidkanalo citas neniun fonton." Laŭ la nuna stato miaopinie eblas jam post atendado de nur naŭ monatoj forpreni la dubindan ŝablonon. ThomasPusch (diskuto) 13:33, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri landnomaj formoj[redakti fonton]

Cetere, pri landnomaj formoj. La artikolo ekestis en 2004, kaj dum 13 jaroj ne decidiĝis pri landnoma skemo de finaĵo -io aŭ -ujo ... la vortoj "Mezopotami/o" kaj "Azi/o", kiu ĉiam estis en la teksto, ja estas neŭtralaj kaj ne enhavas finaĵon -io, kaj "Israelo", "Kataro" kaj "Usono" ĉiukaze ne havas. Tiam je 11 apr. 2017‎ la uzanto Aleks Andre ŝanĝis la formon "Afganistano" al "Afganujo", miniatura redakto de nur 4 bit-okoj, krome ne kontribuante ion ajn al la artikolo. Tio ne estas la ideo de la vikipedia decido pri landnoma skemo de finaĵo -io aŭ -ujo: se la ĉefa verkinto de la teksto en sia verkado decidas pri landnoma skemo, aliaj kontibuantoj respektu tiun decidon, sed Aleks Andre neniel estis "la ĉefa verkinto de la teksto". Mi ne volas puŝi sanĝon de "Afganujo" al "Afganio", mia preferata formo, kvankam mi pli kontribuis al la teksto ol Aleks. Sed mi salomone proponas reveni al la tradicia kaj lingve "neŭtrala" nomo "Afganistano", kun finaĵo -stano trovebla en multaj regnoj de meza Azio. ThomasPusch (diskuto) 12:15, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Cetere, en alia artikolo, malliberejo de Guantanamo, la franclingva uzanto Aleks Andre en la sama semajno de aprilo 2017‎ same ŝanĝis la formon "Afganistano" al "Afganujo", notante "«Afganistano» ne aperas en vortaroj". Tio ne ĝustas: «Afganistano» pro lingva politiko ne aperas en PIV, sed kvankam mi havas tre malmultajn vortarojn, mi tuj trovis ĝin en la vortaro franca-esperanta de Le Puil kaj Danvy, eldonita de la franca landa asocio de UEA en 1992, paĝo 937: Afghanistan (fr) = Afganistano (eo). ThomasPusch (diskuto) 12:51, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]