Diskuto:Albert Einstein
La angla vikipedio donas aliajn datojn pri la vivo de Einsten Li estis svisa civitano sed estas plej konata pro sia germana origino, do je la komenco eble estus bone nomi ĝin nur "fizikisto"
- Mi nomis lin "svisa fizikisto" ĉar li ne nur estis svisa civitano kaj rezignis sian germanan civitanecon, sed en Svislando ellaboris siajn teoriojn pri relativeco, lia plej grava laboro. Li ankaŭ estis usona civitano, sed tiu periodo de lia vivo estis malpli fekunda. Sed li ja estis civitano de la mondo, do la "svisa" ne estas fidinda priskribo. --Stefano KALB
Ĉu la verbo ĵetkubi ekzistas? Mi vidas en PVE ke ĵetkubo jes, sed tio estas kubo kiun oni ĵetas, ĉu la verbo estus korekta kubĵeti? aŭ kubludi? F.R.
- La vorto tute ne ĝenas min, sed mi ja ne povas trovi surretan uzadon de ĝi krom ĉe nia artikolo (nek de kubĵeti nek kubludi). "Ludas la ĵetkubojn" eble estus sufiĉe plaĉa kaj ĝusta? --Brion VIBBER
jes, kompreneble! FR, sed ke oni ne trovas iu ajn vorton sur la reto tio ne signifas ke oni ne povas ĝin elpensi laŭ la reguloj de la lingvo.
Ie mi legis, ke la prononco de "Einstein" (ĉu Unuŝtono?) estas malsama laŭ la germana, jida aŭ usonangla. Ĉu indas doni plurajn eblecojn? -- Davidme 05:54, 22. Feb 2003 (UTC)
Kvankam li pasigis plurajn jarojn en Usono kaj ricevis la usonan ŝtatanecon, li tamen klare estas germandevena kaj origine germanlingva. Ĉar liaj prafamilianoj dum jarcentoj vivis en Ŝvabio kaj estis tre asimiliĝintaj al la germana kulturo, mi iom dubas ke li konsideris la jidan lingvon (kiun mi principe tre ŝatas, sed ne pri tio temas nun) sia lingvo. Do indiko pri la kutima prononco de lia germana nomo fare de averaĝa usonanglalingvano laŭ mi ne necesas en la teksto, kaj prononco en la jida (kiu estus "Albert Ejnŝtejn") laŭ mia impreso ankaŭ ne. Tio kiel malfrua respondo al la demando de antaŭ preskaŭ ses jaroj...
ThomasPusch 20:03, 20. Mar 2009 (UTC)
[redakti] Neadekvataj kategorioj
Nek vegetaranismo, nek agado kiel socialista politikisto estas menciataj en la artikolo. Kategorioj tamen nur (tre abstrakte) resumas la artikolan enhavon, vidu Helpo:Kategorioj. Do ili malobeas la regulojn de Vikipedio. Ĉu iu kontraŭos, se ni forstrekos la menciitajn kategoriojn? Helga Schneider 20:11, 3. Jan 2009 (UTC)
Mi ne pridubas, ke Albert Einstein estis kaj fizikisto kaj filozofo, kaj socialisto kaj vegetarano... Kaj mi samopinius kun la tekstoj kaj kategorioj en alilingvaj vikipediaj artikoloj pri li, ke li konsidereblas kaj germano kaj sviso kaj usonano. Do la kategorioj estas tute en ordo, sed la esperantlingva teksto manka. Mi ĵus (re)aldonis kategoriojn pri fizikisteco, filozoceco kaj vegetaraneco (ne jam pri socialisteco), antaŭ ol mi rigardis la diskutpaĝon. Sekve mi preferus oferti, ke mi provu trovi la tempon kompletigi la tekston (se neniu alia volontulas), ol ke forstrekiĝu la kategorioj...
- Saluton. Mi trovis du referencojn pri la vegetaranismo de Einstein, kaj mi ne scias kie meti ilin (unu hispagne, la alia angle):
- History of Vegetarianism - Albert Einstein. Elŝutita 2007-06-11.
- ↑ Guía práctica de la dieta sana (página 61). España: Plaza y Janés, 2000. ISBN 84-226-8490-X.
- Akhran| 22. Mar 2009
21:04, 22. Mar 2009: Aldonitaj iom magraj pluaj informoj, kaj ili ne jam plene pravigas la kategorion "filozofo". Sed jen almenaŭ io...)
Cetere: Kiel forigi la ruĝan averton paĝofine: - Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Einstein, Albert" anstataŭigas pli fruan defaŭlta ordiga ŝlosilo "Einstein, Albert" - ???
ThomasPusch 19:11, 22. Mar 2009 (UTC)
[redakti] Leopold Einstein
Ĉu li estis parenco de Leopold Einstein? Jujijo 07:18, 8. Sep 2010 (UTC)