Diskuto:Aleksandro la 6-a

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

artikolo de reganto kun mencio de ties situo inter la vico de antaŭuloj kaj posteuloj estas informhava, ĉiaokaze pli ol malesto de artikolo! Kaj en ĉiu ĉeno pacience kaj postmultlabore farita, la forigo de ĉenero malhelpas la legantoj "navigi", kaj fuŝos la tuton!

vojo kie ne estas alfalto eble estas nekomforta sed estas almenaŭ loko por meti ĝin kaj ebligas jam homoj iri! pli ol senvoja dezerto.

Sed kiu asfaltumos?:) Razilklingo 10:06, 4. Mar 2005 (UTC)


Oni devas konfesi, ke la anglalingvaj Vikipediistoj havas grandan avantĝon kompare kun ni: al ili sufiĉis kopii la Encyclopædia Britannica de 1911, kiu estas nun publika havaĵo. Mi provos traduki, se mi havos tempon, saltante super la ne solveblaj malfacilaĵoj, ĉar mi ne estas tre sperta en la angla. Sed meritas esti pli konata tiu ulo, kiun oni povus nomi... Aleksandro la seksa. Keskastel 11:39, 4. Mar 2005 (UTC)


La kaŝtana festeno[redakti fonton]

Estas amuze konstati, ke la Encyclopædia Britannica, skribita tro malmulte da tempo post la morto de la pruda reĝino Victoria, ne kuraĝis klarigi, kio estis la kaŝtana festeno de la papo Aleksandro la 6-a. Ĝi nur diris: «An excellent example of the extreme levels of corruption and immorality then present in the papacy was the Banquet of Chestnuts, an episode famous in the history of pornography.» Se vi ne estas tro ofendiĝemaj mi povos riveli, ke temas pri bankedo, dum kiu oni ĵetis kastanojn al kvindek nudaj amoristinoj, kiuj devis pluki ilin kun prenado de ĉiaj pozoj. En la afero estas nenio, kion okjara infano jam ne vidis dudekfoje ĉe televido, sed en 1911 oni vualus al si la vizaĝon dirante «Shocking!»


Kial la bildo ne vidiĝas ?! ĉu servila problemo ankoraŭ ne estis riparita?

  • Mi serĉas, kaj se mi trovos, mi tuj sendos la bildon. Keskastel 20:12, 9. Mar 2005 (UTC)
    • Ŝajnas, ke de ĉ. unu semajno la vikipedia servilo ne plu permesas la enprenon de bildoj el alilingvaj vikipedioj. Restas do nur du ebloj: Kopie alŝuti la bildojn (kiuj plu estas atingeblaj el la krozilo per klako al ilia adreso) en la esperantan vikipedion aŭ alŝuti ilin al la Komunejo, kie ili estas atingeblaj el ĉiuj vikipedioj. Interese, la Komunejo ŝajnas nun ekkonscii la problemon de multlingveco kaj proponas, ke bildojn akompanu plurlingvaj subskriboj. Ismo 20:27, 9. Mar 2005 (UTC)