Diskuto:Ali Ĥamenei

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas relative multaj ruĝaj ligiloj en la artikolo. Mi nun bluigis nur la temon "prezidanto de Irano". Iuj el la ruĝaj ligiloj ŝajnas al mi tute interesaj, ekzemple bonus e-lingva klarigo pri la islama koncepto de jura lernejo, ĉi-tie nomata maktabo. Aliaj ne ŝajnas al mi nepre necesaj: persone mi ne metus serion de ruĝaj ligiloj pri unuopaj balotoj ("baloto de 1989", "...de 1991), se artikoloj pri la balotoj ne ekzistas. Kaze ke iu verkus tiajn artikolojn, kiu konsiderante la ĝisnunan kovron de temoj pri irana politiko ŝajnas al mi malverŝajna, eblus aldoni la (tiam bluajn) ligilojn post la artikolokreo. Al mi persone relative forte ankoraŭ mankas artikolo pri la parlamento de Irano... --ThomasPusch (diskuto) 08:26, 1 Jul. 2013 (UTC)

Bedaŭrinde vi pravas, ĉar mia espero pri rapida kreado de tiuj artikoloj ne plenumiĝis pro ĉiama manko de la tempo.--RG72 (diskuto) 14:50, 1 Jul. 2013 (UTC)