Diskuto:Amfibia hipopotamo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi vere ne vidas la sencon en tio, ke oni trovu la beston, kiun ni kutime nomas "hipopotamo" sub "amfibia hipopotamo". Jes, tio permesas uzi la artikolon "hipopotamo" por la genro, sed la genro estas unuspecia!
Vikipediisto:Kanadano, 5-an de marto 2007.

Simila maniero estas ĉe aliaj bestoj: kato - hejma kato, urso - bruna urso. Mi povas demandi same: Kial estas bruna urso, se ĝi estas konata kiel urso, kial estas hejma kato, se oni nomas ĝin simple kato? Ankaŭ pluraj alilingvaj vikipedioj nomas ĝin kiel Amfibia hipopotamo, ne sole hipopotamo. --Petr Tomasovsky 05:42, 10. Aŭg 2007 (UTC)

Blinda traduko de latina epiteto gvidas al ridinda nomo. Mi alinomos al nila hipopotamo aŭ hipopotamo simple aŭ oni uzu la latinan nomon.Narvalo (diskuto) 22:14, 19 mar. 2018 (UTC)[Respondi]
Ne oni estus bone ke ni havus artikolon: hipopotamo pri Hippopotamus amphibius ĉar laŭ PIV "hipopotamo" signifas genro http://vortaro.net/#hipopotamo PIV diras ankaŭ ke en genro hipopotamo estas nur specio Hippopotamus amphibius sed tio ne pravas, nun biologistoj scias ke ekzistis kelkaj specioj ekzemple: †Hippopotamus antiquus, †Hippopotamus behemoth Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:49, 20 mar. 2018 (UTC)[Respondi]