Diskuto:Amsterdamo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se vi kiel enkonduko skribas ke Amsterdamo ĉefe estas konata pro la varma kvartalo, mi senhezite forigos tion. Estas fipriskribo de la urbo bonega kaj diversa! --sen subskribo aldonis uzanto de la IP-adreso 83.116.44.125 je 7. Jul 2005

Ŝajnas, ke tiu frazo jam longe estas en la artikolo, komence la vorto estis "varama". Mi komprenas ĉi-kuntekste nek unu nek la alian. En iuj lingvoj "varma" signifas "geja", sed el la nederlanda vikipedio ŝajnas, ke la menciata kvartalo rilatas al prostituado. Se tio estas celata, oni diru ĝin; tro eŭfemismaj eŭfemismoj estas internacie nekompreneblaj. -- Umberto 7. Jul 2005 14:38 (UTC)
Mi certas ke prostituado estas celita kaj tial mi iomete ŝanĝis la tekston. Mi dubas ĉu temas pri eŭfemismo. Varma kvartalo povus esti lingva esprimo. En la nederlanda la kvartalo nomiĝas krom 'de Wallen' ankaŭ 'de rosse buurt", kiu signifas la ruĝan najbarecon. Pro klaraj kialoj...(la lumoj). Marselo (la sama uzanto de la IP-adreso 83.116.44.125) je 7. Jul 2005
Mi timas ke la origina vorto "var-ama" estis ĝuste celita esti eŭfemismo pri la komerco de "varo" pri seksaj, amoraj aŭ "amaj" servoj. Sed tio estis tiom nekomprenebla, ke iu ne-komprenanto misjuĝis ke estis tajperaro kaj devus esti vorto "varma". Tio okazas se oni tro timeme esprimas sin kaj inventas iun kunmetitan adjektivon, kiu estas gramatike ĝusta, sed kiun ne ĉiu komprenas kiel kunmetitan vorton, ĉar ĝi krome ankoraŭ neniam uziĝis... ThomasPusch (diskuto) 00:07, 28 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Teknika komento[redakti fonton]

Mi forigis la lastan ruĝan ligilon (temis pri la eldonejo Elsevier, mise literumita Elzevir (tiel oni prononcas la nomon, sed tamen en la nederlanda oni skribas Elsevier), kaj precipe necesis ankoraŭ fortaj ŝovoj tien-reen por ke la bildoj ne tro interferu kun la longa informkesto (tio signifas ke supre de la paĝo ĉiuj bildoj devas esti maldekstre, ĉar dekstre ne estas loko pro la informkesto). Se oni malatentas tion, kaj malatentas ke bildoj dekstre kaj maldekstre ankaŭ povas interferi, tiam oni havas tekston sen bildoj supre, kaj sub tio amason da bildoj en maldekstra kaj dekstra vicoj, kaj inter ili estas nur vakuo, ĉar ĉiu teksto estas supre... Mi provis kun aspekto Vector 2022 kaj kun Vector 2010, kun diversaj literograndecoj, ĉar depende kiel oni aranĝas la paĝoj povas aspekti tre malsame, kaj nun en pli-malpli ĉiuj eblecoj bone aspektas. Nun laŭ mi la teksto pretas por esti elektata kiel vikipedia "artikolo leginda". ThomasPusch (diskuto) 00:22, 28 feb. 2024 (UTC)[Respondi]