Diskuto:Anarkiismo
Mi trovas la ŝablonon ĉe la malsupro de la paĝo tro granda kaj plumpa. Laŭ mia opinio, pli taŭgus ŝablono metebla ĉe la dekstro de ĉiu prianarkiisma paĝo, kiel tiu en la anglalingva versio. Mi kreus tiun ĉi ŝablonon, sed bedaŭrinde mi ankoraŭ ne scipovas. Ĉu iu povas aŭ krei la ŝablonon aŭ instrui al mi kiel fari tion? Dankon. --Nick, 13:42, 19 Dec, 2007 (UTC)
[redakti] Anarkiismo kaj Esperanto
Tiu ĉi sekcio neneŭtralas. Ĝi diras: "Esperanto estas lingvo de la Libereco kaj de la Egaleco, ankaŭ Esperanto estas ilo por kontraŭi rasismon", kaj tiuj pretendoj tre disputeblas. (Kvankam mi konsentas ke Esperanto ja estas lingvo de libereco, egaleco, ktp, ekzistas homoj kiuj malkonsentas.) Mi neŭtraligos la sekcion pli malfrue, kaj mi acidios pli da faktoj. Mi ankaŭ planas verki memstaran artikolon pri Esperanto kaj Anarkiismo, sed ne ĝis mi havos sufiĉe da tempo. --Nick, 3:02, 20 Dec, 2007 (UTC)
Jam oni faris tion kaj la artikolon Anarkiismo kaj Esperanto.--kani 22:33, 29. Jun 2008 (UTC)
[redakti] ADLS-diskuto
Ĝi jam akiris la statuson "elstara" per decido sur Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj, sed ankoraŭ ne estis artikolo de la semajno. Proponita de Marcos 19:35, 2. Jun 2008 (UTC)
- Por:
Por: Punktor 06:54, 3. Jun 2008 (UTC)
Por: Tamen mi ege pli ŝatus la artikolon, se la ŝablono tute sube estus faldebla. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 11:49, 12. Jun 2008 (UTC)
- Kontraŭ:
- Detenas:
- Komentoj: