Diskuto:André-Marie Ampère

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Administrantoj, bonvolu ŝanĝi la nomon...[redakti fonton]

2002-04-08: Administrantoj, bv. ŝangi la nomon de tiu ĉi paĝo el ...AMPERE al ...AMPERO. Dankon. -Scott REDD

Vi povas fari tion vi mem. Simple kreu paĝon Andre Marie AMPERO, enmetu tien la tekston de Andre Marie AMPERE, kaj poste enmetu en la malnova "#REDIRECT Andre Marie AMPERO". --Brion VIBBER
Hmm, sed... mi kontrolis ĉe google-serĉilo kaj notis nenian paĝon kun "Andre Marie Ampero", sed plurajn kun "Andre Marie Ampere". Ĉu ne "Ampere" estas la ĝusta nomo? --BV
Ampero estas la ĝusta vorto por la scienca vorto, do, mi pensas, ke ni povas uzi Ampero por lia nomo. Mi volas ŝanĝi la nomon de la paĝo. -SR
Jes, "ampero" estas la ĝusta vorto por la scienca vorto, sed la nomo de la viro estas "Ampère", kaj mi ne vidas ke la esperantigita formo estas ofte uzata (kiel ekzemple "Ejnstejno", "Darvino", kiujn ni ja uzas). --BV

Jes, kiel urboj, oni ne devas esperantigi nomojn de nefamegaj homoj. Tiel, mi havas artikolon de mia urbo nomita Harrisburg, ne Harisburgo. Same, la ĝusta nomo devas esti Ampere, ne Ampero. Ni ne diras "Zamenhofo"... --Chuck SMITH (ne Ĉuk SMITO)  :-)

Mi opinas, ke la sistemo ne estas tute klara kaj kohera, ĉefe kiam ni havas esperantigan vorton pro lia laboro. Ekz: kial ni diras "Ejnstejno", sed ne "Zamenhofo"? Tamen, mi koncedas, kaj petas ke vi ŝanĝu la nomon de la paĝo al la franca, André_Marie_AMPÈRE. Dankon. -SR