Diskuto:Anstromo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ NPIV, estas «anstromo»[redakti fonton]

Esperanto ne havas la fonemon [ŋ], tial la prononco [n-g-s] estas maloportuna. (Entute la karambolo prezentas 5 sinsekvajn konsonantojn: ngstr.)

Sergio (diskuto) 02:32, 16 Apr. 2014 (UTC)

Ankaŭ laŭ la vortarego "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto" de s-ro Krause estas "anstromo". Do, ni uzu ĉi tiun titolon. Ĉu vi alinomigos aŭ mi? --Tlustulimu (diskuto) 07:35, 16 Apr. 2014 (UTC)
Faru vi, se vi certas, ke la afero jam maturiĝis. Alie mi faros post 2–3 tagoj. -- Sergio (diskuto) 14:49, 16 Apr. 2014 (UTC)
Mi ĵus trovis plian vortaron, en kiu troviĝas la vorto "anstromo". Temas pri "Pocket Esperanto Dictionary", sur kies paĝoj 13 kaj 308 la menciita vorto estas legebla. Eble ni atendu ankoraŭ 2 tagojn. Se ĝis tiam neniu mencios fonton por la nuna titolo "Angstromo (unuo)", ni eĉ devos alinomigi. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 15:11, 16 Apr. 2014 (UTC)
Mi kontrolis, ĉiu nacia lingvo povas toleri la fenomenon ngstr, nur la "internacia" lingvo denove volas devojiĝi. Nova pruvo por mi, ke NPIV estas kreita de diletantaj okcidenteŭropaj pensiuloj. Alikaze, mi interkonsentas pri la prononcaj problemoj de la esprimo, sed do, temas pri internacia akceptita formo de ngstr eĉ ĉe la cirilliteraj lingvoj, bazita je persona nomo!!!! (http://en.wikipedia.org/wiki/Anders_Jonas_%C3%85ngstr%C3%B6m)... Do, ĉiu NPIV enportas novan mal-internacian formon por akceli plian neglektiĝon de Esperanto. UFFF. Narvalo.
Esperanto ne estas samspeca «kiel la aliaj», tiaokaze la projekto perdus sian sencon. Plie ĝi estas kiel Latino, kiu tradicie oportunigis la nomojn al la siaj kutimoj: Descartes → Cartesius.
La mezurunuajn nomojn oportunigas eĉ la internacia tradicio: Faraday→farad, Ørsted→oersted ktp.
Jes, estas atentinda cirkonstanco, ke skribe la nacilingvoj konservas "g" en nGstr; sed la prononco de tiu karambolo estas tre varia. Ekz-e la rusa prononco estas /an.Kstrem/, kun la pura [n] (la rusa ne havas [ŋ]), kaj senvoĉa [k] asimilita al la senvoĉa [s]. La greka eĉ skribe tion spegulas: άνγκστρομ. Esperanto tamen postulas ke estu akordo inter la skribo kaj la prononco. La ortografia "g" enŝovas la sonon [g], kiu malestas en la vortformo de la lingvoj posedantaj la sonon [ŋ]: estas nenia [g] en la sveda [ˈɔ̀ŋstrœm] nek en la angla /ˈɔŋstrəm/.
Menciindas la ekzemplo de la estona ongström: la estona jes posedas la sonon [ŋ]; la interesaĵo estas, ke la unuan vokalon ĝi transskribas laŭ la fontolingva prononco.
Kompromise mi proponas aldoni en la artikolon noton pri la prononco; la formon "angstromo" ni menciu kiel varianton; sed estkiel la kapvortan formon titolan mi preferas havi la oportunigitan "anstromo"n. -- Sergio (diskuto) 02:10, 17 Apr. 2014 (UTC)