Diskuto:Antoine de Saint-Exupéry

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

El li mi esperantigis ankaŭ du aliajn citaĵojn:

"Ha ! la raveco de domo ne kuŝas en tio, ke tiu onin ŝirmas, aŭ onin plivarmigas, aŭ ke oni posedas ties murojn. Sed ja, ke ĝi estas lentege entavoligita tiunj stokojn da dolĉo. Ke ĝi konsistigas enfunde de l’koro tiun malhelan montblokon, el kio kiel fontoakvoj naskiĝas revoj."

kaj unu, kiu interesas klerulojn (kaj aliaj):

Leginti la saman libron, estas loĝinti la saman domon.

Sed kiel Enciklopedio ne estas citaro, mi ne enmetis ilin, nur la unua, ĉar ĝi povas sentigi la "spiriton" de lia verko. -- metis, sen subskribo 15:56, 25 mar. 2004‎ Eliott

Kial vi ne enmetus tion en la Vikicitaron ? Arno Lagrange 14:40, 25. Mar 2004 (UTC)

Sed la Esperanta vikicitaron ankoraŭ ne funkcias! Kiam ĝi estis anoncita kiel ekinta, mi rigardis: estis nenio, nur ĉefpaĝo tute anglalingve! mi provis ektraduki ĝin kaj krei rubrikojn, sed nur parte, ĉar mi ne estas spetulo pri informadiko, kaj mi konstatis, ke depost neniu ajn kontribuis, do ĝi ankoraŭ ne estas utiligebla. Mi do rezignis, kaj nun mia "stoko" da esperantigitaj citaĵoj troviĝas rete en mia persona TTT-ejo. (Eliott)