Diskuto:Aralo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ PIV kaj ReVo ĝi nomiĝas simple Aralo. Ĉu iu kontraŭos, se mi movos la artikolon? Lingvano 13:02, 3. Sep 2005 (UTC)

Neniu kontraŭos. -- Slavik IVANOV 22:21, 15. Okt 2005 (UTC)

"Rusa" armeo ks.[redakti fonton]

Mi pigris kontroli, kiu aldonis al la artikolo abundajn menciojn de "rusa armeo", "rusa registaro" ks., sed ja estas tre strange, ke homoj ofte ne distingas inter la tre klare distingeblaj E-aj vortoj "rusa", "rusia" kaj "sovetia". Ekzemple, la biologiajn armilojn en la insulo Vozroĵdenija testis neniukaze rusa armeo, sed ja la sovetia.

Mi penis reskribi ĉiujn tiajn lokojn. Aparte mirigis min la jena alineo:

La rusa registaro planas por somero 2007 irigacian projekton por malhelpi plian sekiĝon de la lago, kiu estas prestiĝ-simbolo de la lando. Simile kiel en la usona rokmontaro glaĉera akvo el rusiaj montoj per akvoduktoj plenigu la lagon ĝis minimuma nivelo de stabileco. La projekto kostos ĝis 300 miliardojn da dolaroj; spertuloj opinias, ke financaj obstakloj prokrastos ĝin ĝis almenaŭ 2011.

Ĉu eble temas pri uzbekia registaro?.. Mi simple forigis tion el la artikolo (sed lasis ĉi tie por ajna okazo). -- Slavik IVANOV 22:21, 15. Okt 2005 (UTC)