Diskuto:Armen Dĵigarĥanjan

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanta nomo[redakti fonton]

Ĉu Dĵigarhanjan estas ĝusta transskribo? Mi bezonas lian nomon en Eo kaj trovis, ke la unua litero de lia familinom estas Ջ kiu armene signifas "Ĝ" kaj ne Dĵ! Ĉu iu scias ion pri la reguloj de la transskribi de la armenaj nomoj?Sxak 11:22, 27. Jan 2011 (UTC)

Oni certe devus skribi Ĝigarĥ(h?)anj(i?)an, sed ĉar temis pri aktoro furorinta en ruslingva medio, loĝanta en Rusio, mi skribus „Dĵ“ — kiel okazas pri Okudĵava kaj kelkaj aliaj nomoj. Estas malfacila temo ĝenerale. Kredeble principo de Vikipedio devus esti priskribi, sed ne supozi: dokumenta nomo estas „Dĵi...“ (alimaniere ne eblus skribi en ruslingva pasporto), do restu la nuna titolo de la artikolo. Slavik IVANOV 12:17, 27. Jan 2011 (UTC)
Mi konas la armenan alfabeton kaj certe transkribo de Ջ estas Ĝ kaj ne Dĵ, tamen, multaj sonoj de la armenaj estas neekzistantaj en esperanto. Tial Ĝ ne tute similas sed pli proksimas. Andy 09:17, 23. Mar 2011 (UTC)
Mi ne vidas sencon skribi "dĵ" anstataŭ "ĝ". Por kio?--RG72 03:09, 24 Mar. 2011 (UTC)