Diskuto:Arno Lagrange

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedia emblemo La temulo de ĉi tiu artikolo, Arno Lagrange,

kontribuas kiel vikipediisto ArnoLagrange (diskuto kontribuoj).

En aŭgusto 2011 Airon90 proponis forigi la diskutpaĝon, "ĉar ne plu ekzistas [la koncerna artikola] paĝo". La artikolo, kvankam malplenigita en aprilo 2009, tamen havas redaktan historion. Tial kompleta forigo de la artikolo kaj diskutpaĝo ne sencas. La temulo de la artikolo, Arno Lagrange, mem petis ne esti temo de vikipedia artikolo, kaj forigis la tekston pri si mem. Tio respektendas, kvankam tiu ago lasis multajn ruĝajn ligilojn al la vorto Arno Lagrange, kiuj ĝis aprilo 2009 gvidis al ekzistanta artikolo. Por solvi tiun misan staton, mi proponas almenaŭ meti alidirektigon de la artikola spaco al la persona vikipediista paĝo, pri kies enhavo respondecas nur li mem. Persone mi aliĝas al la opinio de aliaj vikipedianoj, kiuj opiniis artikolon pri li tute senca kaj dezirinda.

ThomasPusch (diskuto) 13:19, 9 Okt. 2012 (UTC)

Alidirektilo el la artikola nomspaco al ajna alia ne estas tre bona maniero (kaj eĉ unu el punktoj de preparataj reguloj por tuja forigado). Mi persone ne ŝatas forigon de artikolo nur pro tio ke ĝi "ne plaĉas al iu" eĉ se temas pri ties temulo. Prefere estu alidirektilo forigita kaj eble oni povus pripensi ŝloti la titolon... --KuboF (diskuto) 16:14, 16 Okt. 2012 (UTC)

Jure neplenaĝaj?[redakti fonton]

Saluton, kio estas la fonto por "al 15 jaroj da mallibereco pro iama seksa kontakto kun jure neplenaĝaj personoj"? Lia tiama adiaŭo ĉe Ipernity ne diris, ke tiuj personoj estis jure neplenaĝaj, nek miamemore la longecon de lia mallibereco. Miaopinie endus aŭ doni fonton aŭ forigi tion (VP:Biografioj de vivantaj homoj). darkweasel94 (diskuto) 15:24, 2 Mar. 2013 (UTC)

La fonto estas letero de Arno al mi. Tion mi ja skribis en la noto. Mi nun aldonis referencon en la teksto mem. PaulP (diskuto)
Nu, referenco kiu ne estas kontrolebla ne estas tre taŭga. Mi memoras pri simila referenco en la angla Vikipedio - tiam tio eniris al [[VP:Ujo por kuriozaĵoj]... Eble aldoni referencon al lia ipernity-a mesaĝo (kiu same estas por plejmultaj nekontrolebla) aŭ forigi la aserton.
Cetere, Arno iam mem sekretigis la ipernity-mesaĝon por ke ĝi ne pliaĉigu lian estontecon... --KuboF (diskuto) 18:59, 2 Mar. 2013 (UTC)
Mi nur plenumis la peton de Arno aldoni tiun frazon. Li skribis "Bv. restarigi mian paĝon kun la aldonita frazo, aŭ entute ne restarigi ĝin." Se aliaj volas ĝin forigi denove, mi ne protestos, sed tiam mi ankaŭ devos sekvi lian deziron kaj forigi la tutan paĝon denove. PaulP (diskuto)
Ni lasu tiun frazon, certe tiuj infanoj estis neplenaĝaj. Alikaze temus nur pri incesto aŭ seksa perforto.Narvalo (diskuto) 19:40, 2 Mar. 2013 (UTC)
Mi konsentas kun KuboF - kvankam mi neniel celas nomi vin, PaulP, mensoganto, via aserto ne estas kontrolebla. darkweasel94 (diskuto) 01:14, 3 Mar. 2013 (UTC)
Al la aldono de KuboF kaj de aliaj mi tamen volas ion aldoni: La nun por la publiko kaŝita teksto en la blogo de Arno enhavas la nomojn de la viktimoj, al kiuj li pardonpetis. La aldono, kiun Arno petis min fari, estas resumo de la verdikto. Do du tute malsamaj aferoj. Kaj tiu verdikto eble neniam estos kontrolebla en Interreto, sed kontrolebla ĝi estas ja, se iu volas tion. PaulP (diskuto)
Mi persone ne metus la nun lastan frazon de la artikolo, aŭ metus laŭeble malmultan informon (sen emocie solidariĝi kun aŭ kontraŭ iu ajn). Miaopinie ankaŭ kondamnito havas privatecon, kaj biografia artikolo en enciklopedio ĝuste diferenciĝu de sensacieca ĵurnalismo per plej eble forta respekto de la privateco. Sed mi ne havas kialon pridubi la aserton de Paul Peeraerts, sen ke mi havus la ideon postuli retan publikigon de la privata letero: se Arno Lagrange eĉ mem konsentas pri la frazo (kiu ja sonas sobra informo, ne sensaciece ĵurnalisma), mi cedas de mia opinio. Aidas (diskuto) 11:50, 3 Mar. 2013 (UTC)
PaulP, se la aserto estas (publike) kontrolebla per rekta rigardo en iujn jurajn aktojn, vi povas miaopinie meti la procesnumeron (aŭ ion similan, mi ne scias, kiel citi verdiktojn en Francujo) kiel referencon. Ja neniu devigas, ke la interreto estu la loko por kontroli referencon. darkweasel94 (diskuto) 12:38, 3 Mar. 2013 (UTC)
Tio ŝajnas al mi saĝa konsilo, Darkweasel94. Sed tiun referencon mi nun ne havas. Mi skribos al Arno kaj petos ĝin. Sed ĉar li estas atingebla nur per limaka poŝto, tio povas daŭri iom. Ĉu ni povas interkonsenti, ke post kelkaj semajnoj ni revenu al la temo? Unuflanke mi volas plenumi la deziron de Arno; aliflanke mi komprenas, ke vi insistas pri nemisinterpretebla referenco. PaulP@diskkont
Jes, tio ŝajnas al mi en ordo. darkweasel94 (diskuto) 16:36, 3 Mar. 2013 (UTC)

Kiu volas ekscii pli pri la temo (kaj membras en ipernity), tiu povas trovi iom da detaloj kaj la aktualan poŝtan adreson de Arno en la teksto Adiaŭ kaj la suba diskuto (tiu ĉi ligilo troveblas ankaŭ en la vikipedia uzantpaĝo de Arno). --Lu (diskuto) 19:19, 11 Nov. 2013 (UTC)

Iu ĵus komencis diskuton denove rilate al ĉi tiu aserto ĉi tie. Mi ĵus tuj forigis la aserton laŭ niaj propraj reguloj, ĉar tiu ne publike kontrolebla fonto valoras nenion. Por fari aserton pri seksa misuzo de infanoj estas bezonata multege pli bona fonto ol tio. Se iu trovas bonan fonton, bonvolu remeti la aserton kun tiu fonto. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:16, 7 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi aldonis mencion de la foto de lia "lasta tago da libero" en lia fotaro. Gravas rimarki, ke tiu fotaro estas ligita en la persona retejo al kiu li mem kreis ligon en vikipedio (kvankam ĝi estas ligita ial nur de la franclingva versio kaj ne de le esperanta) - la ligilo estas la vorto "photos". Do ne temas pri detektivado.

Kaj mi diris nenion pri la kialo de la perdo de libero - kvankam miaopinie la ĉi-supraĵoj estas tute kredeblaj - mi havas neniun kialon por supozi PaulP mensoganto..... tamen, oni asertu nur tion, kion oni povus kontroli. —La komenton aldonis, sen subskribo, 51.15.37.97 (diskuto • kontribuoj) 08:24, 10 okt. 2017‎