Diskuto:Arta sketado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tranĉilo-->Glitilo[redakti fonton]

Mi ŝanĝis la uzon de "tranĉilo" al "glitilo" (por la metalaj partoj sup la ŝuoj). Ilia celo ja ne estas tranĉi ion, sed ebligi la glitadon. Mi sekvis por ĉi tiu ŝanĝo mian vortaron germanan-Esperantan de Erich-Dieter Krause kaj la Vintran Vortareton. Bedaŭrinde ReVo donas du aliajn signifojn por "glitilo", sed al mi tio ŝajnas netaŭga (ja ekzistas por tiuj konceptoj la vortoj glitveturilo aŭ sledo, kaj glitŝuo aŭ sketilo aŭ sketboto). Ĉar du aliaj vortaroj kontraŭas ReVon, mi aŭdacis ankaŭ kontraŭi ĝin ĉi tie. Marcos 12:00, 31. Jan 2006 (UTC)

Kial ne nomu la "sketilon" glitŝuo? Aŭ eĉ glitilo? Mi vidas tendencon uzi nur anglajn vortojn por vortoj kiuj jam ekzistis antaŭe. Se ni plu iras ĉidirekte, ni pli bone nur esperantigu la anglajn vortojn kaj baldaŭ havus lingvon tute malsimila al Esperanto. Duko-de-Benia. 5 feb 2006, 18:32 UTC.

La vortoj "sketi", "sketilo" troviĝas en PIV, do mi uzis tiun ĉi vorton. Se ĝi devenas el la angla, eble Zamenhof uzis tian tradukon. Ankaŭ ekzistas vorto "gliti", sed gliti oni povas ankaŭ sen tranĉiloj, kiuj estas almuntitaj sur ŝuoj de sube, "sur ŝuoj". Miaopinie "glitŝuo" estus "ŝuo, kiu glitas". Por la artikolo kaj por esprimo de sketado mi uzis tiun ĉi vorton, kiu estas en PIV, kiel mi jam skribis. Aliaj eblecoj de tiu ĉi vorto estas "arta sketado", "rapida sketado", "rulsketiloj". Salutas Petro 5. Feb 2006 20:10 (UTC)

Jes, mi scias ke ĝi troviĝas en PIV. Estis nur persona opinio pri la iom troiga importado de neologismoj (novismoj). Eble ni devus preni iom ekzemplon el la islanda lingvo kaj ne pruntepreni en Esperanto tiel facile vortojn kie ni povas krei ilin. Duko-de-Benia. 5 feb 2006, 20:47 UTC.


(Mi reprenis mian netaŭgan diskuteron, unue aldonita je 05:20, 6. Feb 2006 (UTC). Zamenhof diris ke "vian babilon vi jam ne povos repreni", kaj certe iu scivolanto povas vidi ĝin en la historio.) Saugart 05:31, 7. Feb 2006 (UTC)


Saluton Saugart, mi ne scias, de kie vi venis al viaj opinioj. Ĉu vi jam provis sketi sur klingo? Certe ne, ĉar se vi provus tion, vi certe tranĉus vin, ĉar klingo estas destinita tranĉi, segi, piki ks. Tiajn diskutojn mi ŝatas. Venos iu, kiu ne estas ĉi tie videbla per redaktoj kaj jen, nun li iras konsili, kiel mi estus skribonta la artikolon. Saugart, rigardu tiun ĉi vian diskuteron kaj kiom de viaj eraroj vi trovos! Nekredeble! Mi scias, ke ekzistas vorto "gliti", sed tiu ĉi vorto havas iom alian signifon ol sketi. Gliti oni povas ankaŭ per aŭto post joro sur neĝo aŭ vi povas gliti sur glacio sen sketiloj. Estas eble interese, ke oni uzas por stadiono, kie oni sketas, vorton "glitejo", sed ankaŭ oni ne uzas "hokeistejo" aŭ "hokeejo" por ludejo, kie oni ludas hokeon. Do, mi opinias, ke ni restos ĉe arta sketado, sketiloj, rulsketiloj. Se tio ne plaĉas al vi, mi bedaŭrinde povas fari nenion kun tio, aŭ alia ebleco, kreu vi ian interesan artikolon kaj poste ni diskutos pri viaj elektoj de vortoj. Petro 6. Feb 2006 07:42 (UTC)
Saluton, Petro. Vi diras ke vi ŝatas tiajn diskutojn; tamen, ŝajnas al mi ke vi preferas ke mi ne kritiku. Spite iaj teĥnikaj opinioj, malpravaj aŭ pravaj, kiujn mi havus pri la vortelektoj de aliaj homoj --- mi certe ne povas apogi mian propran elekton de kvereligajn vortojn ĝenajn. Mi opinias ke teĥnikaj opinioj pri la elektoj de vortoj gravas, sed gravas pli ke mi faru ĝentilajn elektojn de vortoj kaj agoj. Mi dankas vin je viaj multaj agoj pro Vikipedio. Saugart 05:31, 7. Feb 2006 (UTC)

People, this is an "excellent" article. Why do you allow it to have 4 dead images?--78.90.101.98 21:13, 31. Aŭg 2007 (UTC)

Elstareco[redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas longa, kaj la lingvaĵo laŭ tio kion mi rapide vidis estas tute bona (nu, ie iom neenciklopedie troentuziasma, kaj necesas diveni kion signifu la vorto Schvarovski - eble ornamaĵon el ŝlifitaj kristalaj vitreroj, kiu pli bone nomiĝu tiel - kvankam aliloke ĝi estas tute informa). Sed ĝi havas amason da ruĝaj ligiloj, kaj nur aldone menciindas ke ankaŭ mankas entekstaj referencoj. Laŭ la nunaj kriterioj de aliaj tekstoj "elstaraj" la priskribo de "longa teksto en bona Esperanto" ne plu sufiĉas por etikedo de "elstara artikolo", kaj en komparo kun aliaj "same longaj tekstoj en bona Esperanto" mi proponas kategoriigi ĝin kiel "normalan artikolon". ThomasPusch (diskuto) 20:22, 11 Jun. 2014 (UTC)

@ThomasPusch:: Rilate al ruĝaj ligiloj: Mi persone konsideras elstarecon de artikolo nur surbaze de la artikolo mem, ne surbaze de ĝia ĉirkaŭaĵo. Mi pripensus, se pli ol duono estus ruĝa, aliokaze ne.
Rilate al ekselstarigo: Prefere ne proponu en diskutpaĝo de artikolo sed en VP:NPEA. Por tiu ĉi mi jam faris. --KuboF (diskuto) 16:02, 16 Jun. 2014 (UTC)
Rilate al ekselstarigo: Mi konsciis pri la ebleco baloti per VP:NPEA, sed iom hezitis tuj malfermi formalan voĉdonon pri malelstarigo, sentante ke tio estas pli drasta kritiko ol unue simple vortumi mian dubon. Sed dubo sola ankoraŭ ne signifas ekagon, ne gvidas al ŝanĝo: Tial ĉi-teme bonas vere voĉdoni, kaj konscii ke "normala artikolo" sen aparta etikedo "elstara" aŭ "leginda" tute ne juĝatas "malbona", nur estas sen la aparta etikedo. ThomasPusch (diskuto) 18:24, 16 Jun. 2014 (UTC)
Por ne nur kritiki, mi ĝustigas la ruĝan ligilon "sketado pri rapideco" al blua "rapid-sketado", kaj laŭ mia supra propono fakte anstataŭigas la vorton "Schvarovski" per "ornamaĵo el ŝlifitaj kristalaj vitreroj" (cetere estas iu firmao produktanta tiajn ornamaĵojn, sed ĝi nomiĝas "Svarovski" sen "ch"). Sed tio estas nur du etaj redaktoj el multaj laŭ mi necesaj... ThomasPusch (diskuto) 18:31, 16 Jun. 2014 (UTC)