Diskuto:Asturio
Mi ne komprenas, kial oni uzas la radikon "asturi-". Mi kredas, ke "astur-" estas pli logika, kaj per ĝi oni kreu:
- Asturio: teritorio (aŭ Asturujo)
- asturo: loĝanto de Asturio. Kaj ne "asturiano".
- astura: lingvo de Asturio. Kaj ne "asturia lingvo".
Komparu kun Kantabrio / kantabro, Galegio / galega lingvo; tiel pli facilas. Ĉu temas pri iu ajn Akademia/PIV-a oficialaĵo? Mi kredas, ke miskompreno pro "as-turo" estus ja malofta. --Vikipediisto:Meitneriu