Diskuto:Atomnumero

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atomnumero estas paŭsaĵo de nelogika termino. Neniel temas pri numero de atomo. Logikaj terminoj estas "elementonumero" (numero de elemento en la perioda tabelo), aŭ "ŝargonombro" (nombro esprimanta la ŝargon de la atomkerno, samkiel la "masnombro" karakterizas ties suman mason). Tiu pli logika terminaro ekzistas ekz-e en la rusa (зарядовое число / номер элемента) kaj en la germana (Kernladungszahl, Protonenzahl). Sergio (diskuto) 13:15, 23 Apr. 2012 (UTC)Sergio

Saluton. Mi ĵus trovis iomete similan terminon en la libro "Kemia kaj scienc-teknika vortaro", el 1993. Tie aperas la termino "atoma numero", kiu aspektas kiel laŭvorta traduko de la angla "atomic number" kaj de la germana "Atomnummer". La nuna formo "atomnumero" aperas en la vortarego de Krause. Do kion fari? En Nova PIV mi ne trovis ion el la du variantoj. --Tlustulimu (diskuto) 13:30, 23 Apr. 2012 (UTC)
Salutojn, uzantoj. En la reta vortaro de PIV, troviĝas nun atomnombro, http://vortaro.net/#atomnombro, ĉi tiu ne faciligas elekti la bonan terminon. --DidCORN la 16-a de decembro 2012, 17:00 (UTC)