Diskuto:Azeno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi vere ne vidas la sencon de ĉi tiuj mil artikoloj pri felospecoj. Vikipedio ne estas vortaro, kaj krome ĉu vere necesas propra artikolo por diri ke azenfelo estas la *felo* de *azeno*? Mi proponas forpreni ĉiujn artikolojn pri felo. - Kriĉjo

Mi konsentas kun vi kaj mi scias ke ankaŭ estus malfacila por Miroslav vidi ke lia tuta laboro dum la pasintaj tagoj estis por nenio. Tamen, ĉi tiuj vortoj vere apartenas al la Reta Vortaro kaj ne al Vikipedio.  :-( Mi faris similan komenton, sed mi ne scias kion fari ĉe Vikipediisto:Miroslav MALOVEC. Sed mi volas scii kion la aliaj pensas antaŭ ol ni faras ion... --Chuck SMITH

Mi konsentas ke ne estas utile enmeti simplajn kunmetitajn vortojn, krom se sekvas ia faka artikolo kun iom da apartaj precizigoj, kiu havu sian lokon tie. Ĉu estas la loko en Revo aŭ en Vikipedio, mi ŝatus ke oni povu simple transiri de unu al alia (interkunligante artikolojn). Mi mem malfermas ambaŭ kaj transiras de unu alia por iom ekscii de ambaŭ. Arno



Jen estas ekzemplo, kiel mi volas ripari mian pekon. Ĉu bone?

Mirek