Diskuto:Bango

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Bangio)
Kial Bangui, ja ĉefurbo estas?--Crosstor 07:52, 12. Sep 2009 (UTC)

Bonvolu ne reinventi la lingvon. "Bangio" estas ruĝalgo (vd. PIV). La ĉefurbo estas Bango (vd. PIV kaj diversaj vortaroj). -- anonima komento (IP 95.18.92.105) en oktobro 2013

La malordon kompletigas, ke ĝis nun ekzistis kategorio "Banguo" pri la urbo. La formo Banguo certe malplej taŭgas, ĉar la "u" en la franca nomo nur servas al prononco de la antaŭa konsonanto ("gui" rezultigas sonon "gi", "gi" sonon "ĵi") kaj tute ne mem reprezentigus ian sonon "u". Mi tamen en la nuna laborĉambro ne havas PIV-on kaj volus mem kontroli en iuj vortaroj, antaŭ ol alinomigi la tekston kaj kategorion al formo "Bango", ne nur blinde kredi la anonimulon de 2013. Sed mi suspektas ke la komento povus esti prava... ThomasPusch (diskuto) 08:01, 15 Okt. 2014 (UTC)
Hm, en mia dua laborloko mi havas PIV-on de 1970 - ĝi nek konas "Bango"n nek "Bangio"n, kaj en la Reta Vortaro statas same. La novan PIV-on mi labore tute ne povas konsulti, poento por la formo "Bango" estas la paĝo Landoj de la mondo" de Bertilo Wennergren. Ĉu eblus pli konkrete referenci, kie en PIV (supozeble do la nova, de 2005) kaj kie en "diversaj vortaroj" estu pruvo pri prefero de la formo "Bango"? Se ĉie forpreni la nomformon "Bangio" el Vikipedio, la referencoj estu konkretaj kaj ne nur iuj svagaj, ĝeneralaj asertoj anonimaj. Tamen: Daŭre la suspekto plifortiĝas ke la komento ĝustas, nur mankas klaraj indikoj pri aldonaj eksteraj referencoj. ThomasPusch (diskuto) 08:51, 15 Okt. 2014 (UTC)
Mi retrovis mian personan pasvorton por la retejo vortaro.net, kaj nun povas konfirmi ke en NPIV notiĝas la formo Bango por la ĉefurbo de la Centr-Afrika Respubliko, kaj bangio por la "grupo (bangia el bangiacoj), kosmopolita, de multaj, ĝenerale maraj, filamentaj ruĝalgoj". Sekve - kaj pro neapero de ajna kontraŭa voĉo - mi ŝanĝas la artikolojn Bangio kaj "universitato de Bangio", la koncernajn kategoriojn kaj tiom da pliaj uzoj de la urbonomo "Bangio" kiom mi trovos, al la formo "Bango". ThomasPusch (diskuto) 17:54, 16 Okt. 2014 (UTC)